Redakti kampojn (variablojn)

Redakti enhavon de kampo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Redakti kampoj de la kunteksta menuo de la elekita kampo.


Tipo

Vidigas la tipon de la elektita kampo.

Elekti

Listigas la disponeblajn kampojn por la kampa tipo markita en la listo Tipo. Por enmeti kampon, alklaku la kampon, kaj alklaku al Enmeti.

Formato

Alklaku la formaton aplikotan al la elektita kampo, aŭ alklaku je "Kromaj formatoj" por agordi propran formaton.

Nevidebla

Kaŝas la kampan enhavon en la dokumento. La kampo enmetiĝas kiel maldika griza marko en la dokumento. Ĉi tiu eblo disponeblas nur por la kampaj tipoj "Agordi variablon" kaj "Propra kampo".

Valoro

Enmetu la deŝovon aplikotan al data aŭ hora kampo.

Apliki

Enmetas la kampon difinitan de uzanto al la listo Elekti.

Bildsimbolo Apliki

Apliki

Sagaj butonoj

Uzu la sagajn butonojn por iri al la sekva aŭ antaŭa kampo samtipa en la dokumento.

Redakti

Kiam videbla, malfermas dialogon por redakti la enhavon de la kampo. La dialogo dependas de la tipo de la kampo.

Bonvolu subteni nin!