Difini kondiĉojn

Kondiĉoj estas logikaj esprimoj kiujn oni povas uzi por regi la vidigon de kampoj kaj sekcioj en dokumento. Kvankam la jenaj ekzemploj rilatas al kampoj, ili ankaŭ rilatu al sekcioj.

Oni povas difini kondiĉojn por la jenaj kampotipoj:

  1. Kondiĉa teksto: vidiĝas teksto A se la kondiĉo estas vera, aŭ teksto B se la kondiĉo estas falsa.

  2. Kaŝita teksto: kaŝiĝas la enhavo de la kampo se la kondiĉo estas vera.

  3. Kaŝita alineo: kaŝiĝas la alineo se la kondiĉo estas vera.

  4. Ajna rikordo kaj sekva rikordo: regas la aliron al datumbazaj rikordoj.

La plej simpla metodo difini kondiĉon estas tajpi la logikan esprimon en kadro Kondiĉo uzante la jenajn valorojn:

VERA

La kondiĉo ĉiam plenumiĝas. Oni povas ankaŭ tajpi valoron kiu ne egalas al 0 kiel la kondiĉan tekston.

FALSA

La kondiĉo ne plenumiĝas. Oni povas ankaŭ tajpi la valoron 0.


note

Se oni lasas vaka la kadron Kondiĉo, la kondiĉo interpretiĝos neplenumita.


Kiam oni difinas kondiĉon, uzu la samajn elementojn por difini formulon, t.e. komparajn operacisimbolojn, matematikajn kaj statistikajn funkciojn, numerajn formatojn, variablojn kaj konstantojn.

Difinante kondiĉon, oni povas uzi la jenajn tipojn de variabloj:

  1. AntaÅ­e difinitaj LibreOffice-variabloj kiuj utiligas statistikojn pri dokumentaj atributoj

  2. Propraj variabloj, kiuj estas kreataj per la kampo "Set variablo"

  3. Variabloj bazitaj sur uzantdatumoj

  4. Variabloj bazitaj sur la enhavo de datumbazaj kampoj

Vi ne povas uzi internajn variablojn, kiel paĝan kaj ĉapitran numerojn, en kondiĉa esprimo.

Kondiĉoj kaj variabloj

La sekvaj ekzemploj uzas variablon nomitan "X":

x == 1 aÅ­ x EQ 1

La kondiĉo estas vera se "x" egalas al 1.

x != 1 aÅ­ x NEQ 1

La kondiĉo estas vera se "x" ne egalas al 1.

sinx == 0

La kondiĉo estas vera se "x" estas multoblo de pi.


Por uzi komparajn operatorojn pri ĉenoj, la operandoj estas ĉirkaŭendaj per duopaj citiloj:

x == "ABC" aÅ­ x EQ "ABC"

Kontrolas ke variablo "x" ĉu enhavas la ĉenon "ABC" (vera), ĉu ne (falsa).

x == "" aÅ­ x EQ ""

aÅ­

!x aÅ­ NOT x

Kontrolas ĉu la variable "x" enhavas malplenan ĉenon.


note

La "egala" kompara operatoro estu reprezentata per du egalsignoj (==) en kondiĉo. Ekzemple, se vi difinas variablon "x" kun la valoro 1, vi povas tajpi la kondiĉon kiel x==1.


Datumoj de uzanto

Vi povas inkluzivi datumojn de uzanto kiam vi agordas kondiĉojn. Por ŝanĝi viajn datumojn, elektu - LibreOffice - Datumoj de uzanto. Uzantdatumoj estas tajpendaj en la formo de teksto. Vi povas informpeti la uzantdatumojn per "==" (EQ), "!=" (NEQ), aŭ "!"(NOT).

La jena tabelo listigas uzantdatumajn variablojn kaj ties signifojn:

Variablo

Signifo

user_firstname

Persona nomo

user_lastname

Familia nomo

user_initials

Inicialoj

user_company

Entrepreno

user_street

Strato

user_country

Lando

user_zipcode

Poŝtkodo

user_city

Urbo

user_title

Titolo

user_position

Pozicio

user_tel_work

Labora telefona numero

user_tel_home

Hejma telefonnumero

user_fax

Faksnumero

user_email

Retpoŝtadreso

user_state

Lando (ne en ĉiuj versioj de LibreOffice)


Ekzemple, por kaŝi alineon, tekston, aŭ sekcion de uzanto kun specifaj inicialoj, ekzemple "LM", tajpu la kondiĉon: user_initials=="LM".

Kondiĉoj kaj datumbazaj kampoj

Vi povas difini kondiĉojn por uzi datumbazojn, aŭ datumbazajn kampojn. Ekzemple, vi povas kontroli la enhavon de datumbaza kampo per kondiĉo, aŭ uzi datumbazajn kampojn en logikaj esprimoj. La sekva tabelo listigas kelkajn pliajn ekzemplojn pri uzado de datumbazoj en kondiĉoj:

Ekzemplo

Signifo

Datumbazo.Tabelo.Kompanio

Datumbazo.Tabelo.Kompanio NEQ ""

Datumbazo.Tabelo.Kompanio != ""

La kondiĉo estas vera se la kampo KOMPANIO ne estas malplena. (En la unua ekzemplo, neniu operatoro estas necesa.)

!Datumbazo.Tabelo.Kompanio

NOT Datumbazo.Tabelo.Kompanio

Datumbazo.Tabelo.Kompanio EQ ""

Datumbazo.Tabelo.Kompanio == ""

Liveras je TRUE se la kampo KOMPANIO estas malplena. (! reprezentas logikan NE.)

Datumbazo.Tabelo.Kompanio !="Sun Microsystems"

Datumbazo.Tabelo.Kompanio NEQ "Sun Microsystems"

Liveras je TRUE se la aktuala elemento en la kampo KOMPANIO estas "Sun Microsystems".

Datumbazo.Tabelo.PersonaNomo KAJ Datumbazo.Tabelo.Nomo

Liveras je TRUE se la rikordo enhavas la personan kaj la familian nomon.


note

Notu la diferencon inter la bulea NE "!" kaj la kompara operacisimbolo ne egala "!=" (NEQ).


Referante al datumbaza kampo en kondiĉo, uzu la formon Batumbazonomo.Tabelonomo.Kamponomo. Se iu el la nomoj enhavas signon kiu estas operacisimbolo, elzemple minusa signo(-), enmetu la nomon en rektajn krampojn, ekzemple, Datumbazonomo.[Tabel-nomo].Kamponomo. Neniam uzu spacetojn en kampaj nomoj.

Ekzemple: Kaŝi malplenan datumbazan kampon

Oni eble volas krei kondiĉon kiu kaŝas malplenan kampon, ekzemple, se la kampo KOMPANIO estas malplena por iuj rikordoj.

Elektu la listeron Kaŝita alineo, kaj tajpu la jenan kondiĉon: Addressbook.Addresses.Company EQ ""

aÅ­ tajpu la jenan

NE Adresaro.Adresoj.Kompanio

Se la datumbaza kampo KOMPANIO estas malplena, la kondiĉo estas vera kaj la alineo estas kaŝita.

note

Por vidigi kaŝitajn alineojn ekrane, vipovas elekti menuerojn - LibreOffice-Verkilo - View, kaj malmarku la butonon Kampoj: kaŝitaj alineoj.


Ekzemploj de kondiĉoj en kampoj

La jenaj ekzemploj uzas la kondiĉan tekstan kampon, kvankam ili estas aplikeblaj al ajnaj kampoj kiuj estas lgeblaj al kondiĉo. La sintakso uzota por kondiĉoj ankaŭ uzeblas por la kampoj Kaŝita teksto, Kaŝita alineo, Ajna rikordo aŭ Sekva rikordo.

Por vidigi kondiĉan tekston bazitan sur la nombro da paĝoj:

  1. Elektu menuerojn Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj, kaj alklaku la langeton Funkcioj.

  2. En la listo Tipo, alklaku je"Kondiĉa teksto".

  3. En la kadro Kondiĉo , tajpu je "page == 1".

  4. En la kadro Tiam, tajpu "Ekzistas nur unu paĝo".

  5. En la kadro Aŭ , tajpu "Ekzistas kelkaj paĝoj".

  6. Alklaku je Enmeti, kaj alklaku je Fermi.

Por vidigi kondiĉan tekston bazitan sur variablo difinita de uzanto

  1. Elektu menuerojn Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj, kaj alklaku la langeton Variabloj.

  2. En la listo Tipo , alklaku je "Agordi variablon".

  3. En la kadro Nomo, tajpu je "Profito".

  4. En la kadro Valoro, tajpu je "5000".

  5. Alklaku je Enmeti.

  6. Alklaku la langeton Funkcioj, kaj alklaku je "Kondiĉa teksto" en la listo Tipo.

  7. En la kadro Kondiĉo, tajpu je "Profito < 5000".

  8. En la kadro Tiam, tajpu je "Celo ne plenumita".

  9. En la kadro AÅ­, tajpu je "Celo estas plenumita".

  10. Alklaku je Enmeti.

Por redakti la enhavon de la variablo "Profito", duoble alklaku la variablan kampon.

Por vidigi kondiĉan tekston bazitan sur la enhavo de datumbaza kampo:

La unua parto de ĉi tiu ekzemplo enmetas spaceton inter la kampoj "Persona nomo" kaj "Familia nomo" en dokumento, kaj la dua parto enmetas tekston bazitan sur la enhavo de kampo. Por ĉi tiu ekzemplo necesas ke adresa datumfonto estu registrita ĉe LibreOffice.

  1. Elektu menuerojn Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj, kaj alklaku la langeton Datumbazo.

  2. En la listo Tipo, alklaku je "Kampoj de Porpoŝta kunfandado".

  3. En la kadro Datumbaza eleko, duoble alklaku adresaron, alklaku je "Persona nomo", kaj tiam je Enmeti. Ripetu por "Familia nomo".

  4. En la dokumento, metu la kursoron inter la du kampoj, premu je Spaceto, kaj reiru al la dialogo Kampoj:

  5. Alklaku la langeton Funkcioj, kaj alklaku je "Kondiĉa teksto" en la listo Tipo.

  6. En la kadro Kondiĉo, tajpu je: "Adresaro.adresoj.personanomo".

  7. En la kadro Tiam, tajpu spaceton kaj lasu malplena la kadron AÅ­.

Vi nun povas uzi kondiĉon por enmeti tekston bazitan sur la enhavo de la kampo Personanomo.

  1. En la dialogo Kampoj, alklaku la langeton Funkcioj.

  2. En la kadro Tipo, alklaku je "Kondiĉa teksto".

  3. En la kadro Kondiĉo, tajpu je: Adresaro.adresoj.personanomo == "Michael"

  4. En la kadro Tiam, tajpu je "Kara".

  5. En la textujo Alie, tajpu "Saluton".

  6. Alklaku je Enmeti.

Bonvolu subteni nin!