Eniga kampo

Enmetas tekstan kampon kiun oni povas malfermi kaj redakti alklakante ĝin en la dokumento. Oni povas uzi enmetajn kampojn por teksto, aŭ por atribui novan valoron al variablo.

Por ŝanĝi la enhavon de enmeta kampo en dokumento, alklaku la kampon kaj redaktu la tekston en la malsupra kadro de la dialogo.

Referenco

Ĉi tiu kadro vidigas la nomon kiun oni enmetis en la kadron Referenco en la langeto FunkciojVariabloj de la dialogo Kampoj. La malsupra kadro vidigas la enhavon de la kampo.

Sekva

Saltas al la sekva kampo en la dokumento. Ĉi tiu butono disponeblas nur kiam oni metas la kursoron ĵus antaŭ enmeta kampo, kaj premas je Shift+Ctrl+F9.

Bonvolu subteni nin!