Specialaj etikedoj

Kiam oni konservas dokumenton kiu enhavas kampojn kiel en HTML-dokumento, LibreOffice aŭtomate konvertas datajn, horajn, kaj DokumentInformo-kampojn al specialaj HTML-etikedoj. La kampa enhavo enmetiĝos inter la komencaj kaj finaj etikedoj de la konvertitaj kampoj. Tiuj specialaj etikedoj ne rilatas al ordinaraj HTML-etikedoj.

Kampoj de LibreOffice-Verkilo markiĝas per la etikedo <SDFIELD> en HTML-dokumento. La kampa tipo, la formato, kaj la nomo de la speciala kampo enmetiĝas en la komencan HTML-etikedon. La formato de kampa etikedo, rekonebla de HTML-filtro, dependas de la kampa tipo.

Dataj kaj horaj kampoj

Por kampoj "Dato" kaj "Horo", la parametro TYPE egalas al DATETIME. La formato de la dato aŭ la tempo estas specifebla per la parametro SDNUM, ekzemple, TT:MM:JJ por datoj, aŭ HH:MM:SS por horo.

Por fiksitaj dataj kaj horaj kampoj, specifu la daton aŭ la horon per la parametro SDVAL.

Ekzemploj de specialaj dataj kaj horaj HTML-etikedoj, kiujn rekonas LibreOffice kiel kampojn, vidiĝas en la jena tabelo:

Kampoj

LibreOffice-Etikedo

Dato estas fiksita

<SDFIELD TYPE=DATETIME SDVAL="35843,4239988426" SDNUM="1031;1031;DD/MM/YY">17/02/98</SDFIELD>

Dato estas variabla

<SDFIELD TYPE=DATETIME SDNUM="1031;1031;DD/MM/YY">17/02/98</SDFIELD>

Horo estas fiksita

<SDFIELD TYPE=DATETIME SDVAL="35843,4240335648" SDNUM="1031;1031;HH:MM:SS">10:10:36</SDFIELD>

Horo estas variabla

<SDFIELD TYPE=DATETIME SDNUM="1031;1031;HH:MM:SS">10:10:36</SDFIELD>


Kampoj de DokumentInformo

Por kampoj de DokumentInformo, la parametro TYPE egalas al DOCINFO. La parametro SUBTYPE montras la specifan kampotipon, ekzemple, por la kampo "Kreita" de DokumentInformo, SUBTYPE=CREATE. Por la kampoj dato kaj horo de DokumentInformo, la parametro FORMAT egalas al DATE aŭ TIME, kaj la parametro SDNUM montras la uzatan numeran formaton. La parametro SDFIXED montras ĉu la enhavo de la kampo de DokumentInformo estas fiksita.

La enhavo de fiksita data aŭ hora kampo egalas al la parametro SDVAL. Alie la enhavo egalas al la teksto kiu troviĝas inter la HTML-etikedoj de SDFIELD.

Vidiĝas en la jena tabelo ekzemploj de specialaj HTML-etikedoj kiujn LibreOffice rekonas kiel kampojn:

Kampoj

LibreOffice-Etikedo

Priskribo (fiksita enhavo)

<SDFIELD TYPE=DOCINFO SUBTYPE=COMMENT SDFIXED>Priskribo</SDFIELD>

Dato de kreo

<SDFIELD TYPE=DOCINFO SUBTYPE=CREATE FORMAT=DATE SDNUM="1031;1031;QQ YY">1a. kvaronjaro 98</SDFIELD>

Horo de kreo (fiksita enhavo)

<SDFIELD TYPE=DOCINFO SUBTYPE=CREATE FORMAT=TIME SDVAL="0" SDNUM="1031;1031;HH:MM:SS AM/PM" SDFIXED>03:58:35 PM</SDFIELD>

Dato de ŝanĝo

<SDFIELD TYPE=DOCINFO SUBTYPE=CHANGE FORMAT=DATE SDNUM="1031;1031;NN DD MMM, YY">Lu 23 feb 98</SDFIELD>


Bonvolu subteni nin!