Funkcioj

Depende de la elektita kampa tipo, oni povas agordi kondiĉojn al specifaj funkcioj. Ekzemple, oni povas difini kampon kiu rulos makroon kiam oni alklakos la kampon en la dokumento, aŭ kondiĉon kiu plenumite kaŝos kampon. Oni ankaŭ povas difini lokokupilajn kampojn kiuj enmetos bildojn, tabelojn, kadrojn kaj aliajn objektojn en la dokumento kiam bezonataj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj - Funkcioj


Tipo

Lists the available field types.

Tipo

Signifo

Kondiĉa teksto

Enmetas tekston se specifa kondiĉo plenumiĝas. Ekzemple, enmetu je "sun eq 1" en la kadro Kondiĉo, kaj la tekston enmetotan kiam la variablo "sun" egalas al "1" en la kadro Tiam . Se dezirante, oni ankaŭ povas enmeti la tekston vidigotan kiam tiu kondiĉo ne estas plenumita, en la kadro Alie. Por difini la variablon "sun", alklaku la langeton Variabloj, elektu je "Agordi variablon", tajpu je "sun" en kadro Nomo, kaj ĝian valoron en la kadro Valoro.

Eniga listo

Inserts a text field that displays one item from a list. You can add, edit, and remove items, and change their order in the list. Click an Input list field in your document or press +Shift+F9 to display the Choose Item dialog.

Eniga kampo

Enmetas tekstan kampon kiun oni povas malfermi alklakante ĝin en la dokumento. Oni tiam povas ŝanĝi la tekston vidigitan.

Plenumi makroon

Enmetas tekstan kampon kiu rulos makroon kiam oni alklakos la kampon. Por atribui makroon al la kampo, alklaku la butonon Makroo.

Lokokupilo

Enmetas lokokupan kampon en la dokumento, ekzemple, por bildoj. Kiam oni alklakas lokokupan kampon, oni invitiĝas enmeti la mankantan elementon.

Kaŝita teksto

Enmetas tekstan kampon kiu kaŝiĝos kiam plenumiĝas la kondiĉo agordita. Por uzi ĉi tiun funkcion, elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Vido kaj malmarku la markobutonon Kaŝita teksto.

Kaŝita alineo

Kaŝas alineon kiam plenumiĝas kondiĉo agordita de vi. Por uzi ĉi tiun funkcion, elektu menuerojn - LibreOffice-Verkilo - Vido kaj malmarku la butonon Kaŝitaj alineoj.

Kunigi signojn

Kombinas ĝis 6 signojn, por ke ili kondutu kiel unu signo. Ĉi tiu eblo disponeblas nur kiam aziaj tiparoj estas subtenataj.


note

The following fields can only be inserted if the corresponding field type is selected in the Type list.


Format

Por funkciaj kampoj, la formata kampo utilas nur por kampoj de la tipo lokokupa. Tie la formato difinas la objekton kies lokon la lokokupilo okupas.

Kondiĉo

Por kampoj ligitaj al kondiĉo, enmetu la kriterion ĉi tien.

Tiam, Alie

Enmetu la tekston vidigotan kiam la kondiĉo estas plenumita en la kadron Tiam, kaj la tekston vidigotan kiam la kondiĉo ne estas plenumita en la kadron Alie.

Oni ankaÅ­ povas enmeti datumbazajn kampojn en la kadrojn Tiam kaj Alie per la formato "datumbaznomo.tabelnomo.kamponomo".

note

Se la tabelnomo aŭ la kamponomo ne ekzistas en datumbazo, nenio enmetiĝos.


note

Se oni enmetas la citilojn en "datumbaznomo.tabelnomo.kamponomo", la esprimo enmetiĝos kiel teksto.


Referenco

Tajpu la tekston vidigotan en la kampo. Se vi enmetas lokokupan kampon, tajpu la tekston vidigotan kiel konsileton kiam la musosago ŝvebas super la kampo.

Formato

Elektu la makroon rulotan kiam oni alklakos la kampon.

Makronomo

Vidigas la nomon de la elektita makroo.

Lokokupilo

Tajpu la tekston vidigotan en la lokokupa kampo.

Kaŝita teksto

Tajpu la tekston kiun vi volas kaŝi kiam kondiĉo validiĝas.

Signoj

Tajpu la signojn kiujn vi volas kombini. Vi povas kombini maksimume 6 signojn. Ĉi tiu agordaĵo nur estas havebla por la kampotipo Kombini signojn.

Valoro

Tajpu valoron por la elektita kampo.

Makroo

Malfermas la Makroelektilon, kie vi povas elekti la makroon rulotan kiam vi alklakas la elektitan kampon en la dokumento. Ĉi tiu buton nur estas havebla por la funkcikampo "Plenumi makroon".

La jenaj regiloj vidiĝas por kampoj Enmeta listo:

Elemento

Enmetu novan elementon.

Aldoni

Enmetas la Elementon en la liston.

Listeroj

Listigas la elementojn. La plej supra ero vidiĝas en la dokumento.

Forigi

Forigas la elektitan elementon el la listo.

Movi supren

Movas la elektitan eron supren en la listo.

Movi malsupren

Movas la elektitan eron malsupren en la listo.

Nomo

Enmetu unikan nomon por la Enmta listo.

Elekti elementon

Ĉi tiu dialogo vidiĝas kiam oni alklakas kampon de Enmeta listo en la dokumento.

Elektu la elementon vidigotan en la dokumento, kaj alklaku al Akcepti.

Redakti

Vidigas la dialogon Redakti kampojn: Funkcioj, kie oni povas redakti je la Enmeta listo.

Sekva

Closes the current Input list and displays the next, if available. You see this button when you open the Choose Item dialog by +Shift+F9.

Bonvolu subteni nin!