Helpo de LibreOffice 7.6
Enmetu la sendan kaj resendan adresojn por la koverto. Oni ankaŭ povas enmeti adresajn kampojn el datumbazo, ekzemple el la datumbazo Adresoj.
Enmetu la liveran adreson. Oni povas ankaŭ alklaki ĉi tiun kadron, kaj elekti datumbazon, tabelon, kaj kampon, kaj alklaki la sagan butonon por enmeti la kampon en la adreson. Se dezirante, oni povas apliki formaton, ekzemple grasan kaj substrekan, al la adresa teksto.
Enmetas resendan adreson sur la koverto. Marku la markobutonon Sendanto, kaj enigu la resendan adreson. LibreOffice aŭtomate enmetas viajn proprajn datumojn en la kadron Sendanto, sed oni ankaŭ povas tajpi la bezonatan tekston.
Elektu la datumbazon kiu enhavas la adresajn datumojn por enmeti.
Elektu la datumbazan tabelon kiu enhavas la adresajn datumojn enmetotajn.
Elektu la datumbazan kampon kiu enhavas la adresajn datumojn enmetotajn, kaj alklaku la maldekstran sagan butonon. La datumoj enmetiĝos en la adresa kadro kiu enhavas la kursoron.