Helpo de LibreOffice 7.3
Enmetas numeritan apudskribon al elektita bildo, tabelo, diagramo, kadro, aŭ formo. Vi ankaŭ povas aliri tiun komandon dekstre alklakante la elementon en kiu enmeti la apudskribon.
Agordas la apudskribajn atributojn de la aktuala elektaĵo.
Elektu la apudskriban kategorion, aŭ tajpu nomon por krei novan kategorion. La kategoria teksto aperos antaŭ la apudskriba numero en la apudskriba etikedo. Ĉiu antaŭe difinita apudskriba kategorio formatiĝas kun alinea stilo de la sama nomo. Ekzemple, la apudskriba kategorio "Desegnaĵo" formatiĝas kun la alinea stilo "Desegnaĵo".
Elektu la tipon de numerado uzota en la apudskribo.
Tajpu la tekston kiun vi deziras aperi post la titolnumero.
Enmeti nedevigajn signojn kiuj aperu inter la numero kaj la apudskriba teksto.
Enmetas la apudskribon super aŭ sub la elektita elemento. Ĉi tiu eblo disponeblas nur por iuj objektoj
Malfermas la dialogon Apudskribo. Ĝi havas la saman informon kiel la dialogo alirebla per menueroj Iloj - Agordaĵoj - LibreOffice Verkilo - Aŭtomata apudskribo.