Sekcio

Agordas la atributojn de la sekcio.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Enmeti - Sekcion - Sekcio aŭ elektu Formato - Sekciojn


Nova sekcio

Tajpu nomon por la nova sekcio. Apriore, LibreOffice aŭtomate atribuas la nomon "Sekcio X" al nova sekcio, kie X estas sinsekva numero.

Ligo

Ligo

Enmetas la enhavon de alia dokumento aŭ sekcio el alia dokumento en la aktualan sekcion.

DDE

Kreas DDE-ligilon. Elektu ĉi tiun markobutonon, kaj enmetu la DDE-komandon uzotan. La DDE-eblo disponeblas nur se la markobutono Ligilo estas markita.

La ĝenerala sintakson por DDE-komando estas: "<Servilo> <Temo> <Elemento>", kie Servilo estas la DDE-nomo por la aplikaĵo kiu enhavas la datumojn. Temo rilatas al la situo de la Elemento (kutime la dosiera nomo), kaj Elemento prezentas la realan objekton.

Ekzemple, por enmeti sekcion nomatan "Section1" el LibreOffice-tekstdokumenton abc.odt kiel DDE-ligilon, uzu la komandon: "soffice x:\abc.odt Section1". Por enmeti la enhavon de la unua ĉelo el MS-Excel-kalkultabela dosiero nomita "abc.xls", uzu la komandon: "excel x:\[abc.xls]Sheet1 z1s1". Vi ankaŭ povas kopii la elementojn kiujn vi volas enmeti kiel DDE-ligilon, kaj tiam Redakti - Alglui speciale. Vi tiam povas vidi la DDE-komandon por la ligilo, elektante la enhavon kaj tiam elektante Redakti - Kampoj.

Dosiera nomo

Enmetu la vojprefikson kaj la dosiernomon de la dosiero enmetota, aŭ alklaku la butonon Foliumi por trovi la dosieron.

Foliumi

Trovu la dosieron enmetotan kiel ligilon, kaj klaku al Enmeti.

Sekcio

Elektu la sekcion en la dosiero enmetotan kiel ligilon.

Kiam oni malfermas dokumenton kiu enhavas ligitajn sekciojn, oni invitiĝas ĝisdatigi la ligilojn.

Kontraŭskriba protektado

Protekti

Malebligas ke oni redaktu la elektitan sekcion.

Kun pasvorto

Protektas la elektitan sekcion per pasvorto. La pasvorto devas havi almenaŭ 5 signojn.

Pasvorto

Malfermas dialogon en kiu vi povas ŝanĝi la aktualan pasvorton.

Kaŝi

Kaŝi

Kaŝas la elektitan sekcion kaj malebligas redakti ĝin. La komponantoj de la kaŝita sekcio aspektas grizaj en la Navigilo. Kiam la musosago ŝvebas super kaŝita komponanto en la Navigilo, vidiĝas la konsileto "kaŝita".

Nota bildsimbolo

Oni ne povas kaŝi sekcion se ĝi estas la sola enhavo en paĝo, paĝokapo, paĝopiedo, kadro, aŭ tabela ĉelo.


Laŭ kondiĉo

Enmetu la kondiĉon plenumendan por kaŝi sekcion. Kondiĉo estas logika esprimo, ekzemple "SALUTO EQ S-ro.". Ekzemple, se oni uzas la eblon por formulara letero, porpoŝta kunfandado, por difini datumbazan kampon nomitan "Saluto" kiu enhavas je "S-ro.", "S-ino.", aŭ "Ges-oj", oni povas specifi, ke sekcio presiĝos nur se la saluto estas "S-ro.".

Alia ekzemplo estas krei la kampan variablon "x" kaj atribui ĝian valoron al 1. Tiam specifi kondiĉon bazitan sur tiu variablo por kaŝi sekcion, ekzemple: "x eq 1". Se oni volas vidigi la sekcion, atribui la valoron de la variablo "x" al "0".

Atributoj

Oni vidos ĉi tiun sekcion de la dialogo kiam la aktuala dokumento estas XForms-dokumento.

Redaktebla en nurlega dokumento

Elektu por ebligi redakti la sekcian enhavon eĉ se la dokumento estas malfermita en nurlega reĝimo.

Kampkomandoj

Sintakso de kondiĉoj

Bonvolu subteni nin!