Enmeti manan salton

Enmetas manan linian salton, kolumnan salton aŭ paĝan salton ĉe la aktuala kursora pozicio.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Enmeti - Manan salton


Tipo

Elektu la specon de salto kiun vi volas enmeti.

Linisalto

Finas la aktualan linion, kaj movas la trovitan tekston dekstre de la kursoro al la sekva linio, sen krei novan alineon.

Konsileta bildsimbolo

Vi ankaŭ povas enmeti linisalton presante Maj+Enigi.


Kolumnosalto

Enmetas manan kolumnan salton (en plurkolumna aranĝo), kaj movas la trovitan tekston dekstre de la kursoro al la komenco de la sekva kolumno. Mana kolumna salto estas markata per nepresebla bordero ĉe la supro de la nova kolumno.

Paĝosalto

Enmetas manan paĝan salton, kaj movas la tekston trovitan dekstre de la kursoro, al la komenco de la sekva paĝo. La enmetitan paĝan salton markas nepresebla bordero supre de la nova paĝo.

Konsileta bildsimbolo

Ankaŭ eblas enmeti paĝan salton premante je +Enter. Tamen, se oni volas atribui al la sekva paĝo alian paĝan stilon, oni devas uzi la menuan komandon por enmeti la manan paĝan salton.


Stilo

Elektu la paĝan stilon por la paĝo kiu sekvas la manan paĝan salton.

Ŝanĝi paĝnumeron

Atribuas la paĝan numeron specifitan de vi, al la paĝo sekvanta la manan paĝan salton. Tiu eblo disponeblas nur se vi atribuas alian paĝan stilon al la paĝo sekvanta la manan paĝan salton.

Paĝnumero

Enigu la novan paĝan numeron por la paĝo kiu sekvas la manan paĝan salton.

Nota bildsimbolo

Por vidigi manajn saltojn, elektu menuerojn Vido - Nepreseblaj signoj.


Enmeti kaj forigi paĝajn saltojn

Bonvolu subteni nin!