Helpo de LibreOffice 7.3
Redaktas la elektitan indekseron. Alklaku antaŭ aŭ en la indeksero, kaj elektu ĉi tiun komandon.
Por enmeti indeksan elementon, elektu vorton en la dokumento, kaj elektu menuerojn .
Redaktas la elektitan indeksan elementon.
Vidigas la tipon de indekso al kiu apartenas la elektita elemento. Oni ne povas ŝanĝi la indeksan tipon de elemento per ĉi tiu dialogo. Anstataŭe, oni devas forigi la indeksan elementon el la dokumento, kaj reenmeti ĝin kun alia indeksa tipo.
Redaktu la indeksan elementon laŭnecese. Kiam oni modifas indeksan elementon, la nova teksto aperos nur en la indekso, ne ĉe la ankro de la indeksa elemento en la dokumento. Ekzemple, oni povas enmeti indekson kun komentoj, kiaj "Baza, vidu ankaŭ je Ĝenerala".
Por krei plurnivelan indekson, tajpu la nomon de la unuanivela indeksa elemento, aŭ elektu nomon el la listo. La aktuala indeksa elemento enmetiĝos sub tiu nomo.
Tajpu la nomon de la duanivela indeksa elemento, aŭ elektu nomon el la listo. La aktuala indeksa elemento aldoniĝos sub tiu nomo.
Ŝanĝas la konturan nivelon de elemento de tabelo de enhavo.
Forigas la elektitan elementon el la indekso. La elementa teksto en la dokumento ne foriĝos.
Saltas al la unua samspeca indeksa elemento en la dokumento.
Finsago maldekstren
Saltas al la lasta samspeca indeksa elemento en la dokumento.
Finsago dekstren
Saltas al la antaŭa samspeca indeksa elemento en la dokumento.
Maldekstrensago
Saltas al la sekva samspeca indeksa elemento en la dokumento.
Dekstrensago
Oni povas rapide salti al indeksaj elementoj per la Naviga breto.