Navigado

Se oni alklakas ĉi tiun bildsimbolon en la Navigilo aŭ en la malsupra dekstro de la dokumenta fenestro, aperos ilbreto kiu ebligos elekti inter la ekzistantaj celoj en dokumento. Tiam eblas uzi la suprenajn kaj malsuprenajn sagojn por loki la tekstan kursoron en la dokumento ĉe la antaŭa aŭ sekva celo.

Alklaku la supren-butonon por rulumi al la antaŭa paĝo aŭ objekto.

Alklaku la malsupren-butonon por rulumi al la sekva paĝo aŭ objekto.

Apriore, tiom longe kiom vi ne elektis alian elementon, la sagobutonoj saltas al la antaŭa aŭ sekva paĝo en la dokumento. La sagobutonoj estas nigraj se vi foliumas tra paĝoj kaj bluaj se vi saltaj al aliaj objektoj.

La elementoj plejparte rilatas al tiuj en la markobutono Navigilo. Oni povas ankaŭ elekti aliajn saltocelojn. Ekzemploj estas la memorigoj, kiuj estas agordeblaj per la bildsimbolo Agordi memorigon en la Navigilo. Eblas elekti objekton el la ebloj en la ilobreto Navigado: tabelo, teksta kadro, bildoj, OLE-objekto, paĝo, titoloj, memorigo, desegna objekto, rega kampo, sekcio, legosigno, elektaĵo, piednoto, noto, indeksero, tabela formulo, malĝusta tabela formulo.

Oni navigas la memorigojn laŭ la agordita ordo.

Por tabelaj formuloj, eblas aŭ salti al ĉiuj tabelaj formuloj kiuj troviĝas en la dokumento, aŭ al nur la malĝustaj. Por malĝustaj formuloj, oni saltas nur al formuloj kiuj rezultigis erarojn. La programo ellasas formulojn kun rezultaj eraroj (kiuj referencas malĝustajn formulojn).

Labori per la Navigada ilobreto

Malfermu la ilobreton Navigado alklakante ĝian supran maldekstran bildsimbolon en la supro parto de la Navigilo. Eblas apartigi la ilobreton for de ĝia loko ŝovante ĝin por aranĝi ĝin en la ekrano.

Alklaku la bildsimbolon por la tipo de objektoj trafoliumotaj. Tiam alklaku iun el la sagajn butonojn de la "Antaŭa Objekto" aŭ "Sekva Objekto". La nomoj de tiuj butonoj montras la tipon de objekto elektita. La teksta kursoro metiĝas ĉe la objekto kiun vi elektis.

Konsileta bildsimbolo

Eblas agordi je LibreOffice laŭ viaj preferoj pri navigado en la dokumento. Por fari tion, elektu menuerojn Iloj - Agordi. La diversaj tabeloj por adapti menuojn, klavaran enigon aŭ ilbretojn kiuj enhavas diversajn funkciojn por navigi en la dokumento en la areo "Navigi". Tiamaniere oni povas salti al la indeksaj etikedoj en la dokumento per la funkcioj "Al Sekva/Antaŭa indeksa etikedo".


Ripeti Serĉon

Per la bildsimbolo Ripeti serĉon en la ilbreto Navigado eblas ripeti la serĉon komencigitan per la dialogo Serĉi kaj anstataŭigi. Por fari tion, alklaku la bildsimbolon. La bluaj sagaj butonoj en la vertikala rulumlistelo alprenas la funkciojn Daŭrigi serĉi antaŭen kaj Daŭrigi serĉi malantaŭen. Se vi nun alklakas iun el la sagaj surfacojn, la serĉo daŭros por la termino enigita en la dialogo Serĉi kaj anstataŭigi.

Bonvolu subteni nin!