Helpo de LibreOffice 25.2
Konservas la dosieron kiel HTML-dokumenton, tiel ke vi povas alrigardi ĝin en TTT-legilo. Vi povas elekti krei apartan paĝon kiam titola stilo kiun vi agordis estas renkontata en la dokumento. Se vi elektas ĉi tiun eblon, ankaŭ kreiĝas aparta paĝo de ligiloj al ĉiuj paĝoj kiuj estas generataj.
Sinsekvaj numeroj estas estas aldonataj al la dosiernomo se pli ol unu HTML-dokumento estas kreataj. La titoloj de la HTML-paĝoj estas kreataj ekde la plej supra ĉapitrotitolo.
Elektu la titolan alinean stilon kiun vi volas uzi por indiki novan HTML-paĝon. Por uzi ĉi tiun eblon, apliku unu titola alinea stilo al la alineoj kie vi volas komenci novan paĝon en la dokumento.