Helpo de LibreOffice 7.5
Kopias la titolojn kaj nombron da tujsekvaj alineoj en la aktuala dokumento al la nova tekstdokumento de la aŭtomata resumo. Aŭtomata resumo estas utila por akiri superrigardon de longaj dokumentoj. Vi povas agordi la nombron de skemaj niveloj samkiel la nombron de alineoj vidigataj en ili. Ĉiuj niveloj kaj alineoj sube de la respektivaj agordoj estas kaŝataj.
Tajpu la maksimumon de la skemaj niveloj kopiendaj al la nova dokumento. Ekzemple, se vi elektas 4 nivelojn, ĉiuj alineoj formatitaj per Titolo 1 ĝis Titolo 4 estas inkluzivataj, kune kun la nombro da po-sekvaj alineoj agorditaj en Subpunktoj per nivelo.
Specifu la maksimuman nombron da sinsekvaj alineoj inkluzivendaj en la aŭtomate resumata dokumento post ĉiu titolo. Ĉiuj alineoj, ĝis la maksimumo difinita, estas inkluzivataj ĝis kiam la sekva alineo kun Titola stilo estas atingita.