Ebloj de LibreOffice-Prezentilo

LibreOffice-Prezentilo ebligas al vi krei profesiajn prezentaĵojn kiuj povas inkluzivi diagramojn, desegnajn objektojn, tekston, aŭdvidaĵojn kaj variajn aliajn aĵojn. Se vi volas, vi eĉ povas importi kaj modifi prezentaĵojn de Microsoft PowerPoint.

Por ekranaj lumbildaj prezentaĵoj, eblas uzi animacion, lumbildajn transirojn, kaj plurajn metodojn de spektado por igi la prezentaĵon pli interesa.

Kreado de vektorgrafikaĵoj

Multaj iloj por krei vektorajn bildojn per LibreOffice-Desegnilo ankaŭ disponeblas per LibreOffice-Prezentilo.

Kreado de lumbildoj

LibreOffice-Prezentilo provizas ŝablonojn por krei profesie aspektajn lumbildojn.

Oni povas uzi kelkajn dinamikajn efektojn en lumbildoj, ekzemple animacio, kaj transiraj efektoj.

Kreado de prezentaĵoj

Kelkaj vidoj aŭ paĝoj disponeblas dum oni kompilas prezentaĵon. Ekzemple, la Lumbilda Ordigilo vidigas resumon de la lumbildoj en miniatura formo, dum la paĝo Flugfolio enhavas kaj la lumbildon kaj la tekston distribuotan al la spektontoj.

LibreOffice-Prezentilo ebligas provprezenti por mezuri la tempon bezonatan.

Publikigo de prezentaĵoj

Vi povas publikigi viajn lumbildojn ekrane, flugfolie, aŭ kiel HTML-dokumentojn.

Liveri prezentaĵojn

LibreOffice-Prezentilo donas al vi la liberecon ruli prezentaĵon ĉu aŭtomate, ĉu permane.

Bonvolu subteni nin!