Mezuriloj

Vi povas uzi vertikalan kaj horizontalan mezurilojn je la maldekstra kaj supra randoj de la laborspaco en LibreOffice-Prezentilo por asisti vin krei vian lumbildon. La partoj de la mezuriloj kiuj kovras la areon de la lumbildo estas blankaj.

Konsileta bildsimbolo

Kiam vi elektas objekton, ties dimensioj estas vidigataj sur la mezuriloj kiel grizaj duopaj linioj. Por precize regrandigi la objekton, ŝovu unu el la duopaj linioj al nova loko sur la mezurilo.


Kiam oni elektas tekstan objekton en lumbildo, vidiĝas krommarĝenoj kaj taboj en la horizontala mezurilo. Por ŝanĝi la krommarĝenon aŭ taban agordon por la teksta objekto, ŝovu krommarĝenan aŭ taban markilon al nova loko en la mezurilo.

Oni ankaŭ povas ŝovi kaptolinion de mezurilo por helpi vicigi objektojn en la lumbildo. Por enmeti kaptolinion per mezurilo, ŝovu la eĝon de mezurilo en la lumbildon.

Por kaŝi aŭ malkaŝi mezurilojn, elektu menuerojn Vidigi - Mezuriloj.

Por agordi la mezurunuojn por mezurilo, dekstre alklaku la mezurilon, kaj elektu novan unuon el la listo.

Por ŝanĝi la originon (0-punkton) de la mezuriloj, ŝovu la intersekcion de la du mezuriloj en la supra maldekstra angulo en la laborspacon. Vertikala kaj horizontala gvidiloj aperos. Daŭrigu ŝovi ĝis kiam la vertikala kaj horizontala gvidiloj situas en la dezirata loko, kaj demetu ilin. Por reagordi la originojn de la mezuriloj al la aprioraj valoroj, duoble alklaku la intersekcion.

Por ŝanĝi la marĝenojn de la lumbildo, ŝovu la eĝon de la blankaj areoj en la mezuriloj.

Bonvolu subteni nin!