Helpo de LibreOffice 24.8
La bildsimbolo Kurbo en la ilobretoDesegnaĵo malfermas ilobreton por desegni Bézier-kurbojn. Bézier-kurbo estas difinebla per komenca punkto kaj fina punkto, kiuj nomiĝas "ankroj". La kurbeco de la Bézier-kurbo estas difinebla per regpunktoj ("teniloj"). Movi regpunkton ŝanĝas la formon de la Bézier-kurbo.
Regpunktoj estas videblaj nur en la reĝimo "Redakti punktojn". Regpunktojn reprezentas cirkloj, ankrajn punktojn reprezentas kvadratoj. La komenca punkto estas iomete pli granda ol la aliaj ankraj punktoj.
Eblas ligi Bézier-kurbajn segmentojn kaj rektliniajn segmentojn por formi pli kompleksajn kurbojn. Tri diversaj transiroj estas aplikeblaj por ligi apudajn segmentojn.
Simetria ankra punkto havas la saman linian kurbecon ĉe ĉiu flanko, kaj du regliniojn kiuj moviĝas kune kiel rekta linio.
Glata ankra punkto povas havi diferencan kurbecon ĉe ĉiu flanko.
Angula ankra punkto havas unu aŭ du sendependajn regliniojn. Ŝanĝi unu flankon ne efikas la alian flankon.
En la ilobreto Desegnaĵo, malfermu la ilobreton Kurboj kaj elektu la Kurbilon.
Alklaku kie la kurbo komencu, kaj ŝovu en la direkto al kie la kurbo iru. La reglinio indikos la direkton.
Tenu je Maj dum vi ŝovas por limigi la direkton al 45-grada krado.
Maltenu la muson kie estu la unua regpunkto.
Movu la muskursoron al kie la kurba segmento finiĝu. La kurbo sekvas la muskursoron.
Faru iun el la jenaj:
Duoble alklaku ĉe la pozicio de la finpunkto por fini desegni la linion.
Por fari fermitan formon, duoble alklaku la komencan punkton de la linio.
Alklaku kaj maltenu la musbutonon por aldoni ankran punkton. Movu la muson por desegni la sekvan segmenton.
Alkalku kaj ŝovu en ajna direkto por aldoni glatan ankran punkton.
En la ilobreto Desegnaĵo, malfermu la ilobreton Kurboj kaj elektu la ilon Libermana linio.
Alklaku kie la kurbo komencu, kaj tenu la musbutonon.
Desegnu la libermanan linion kiel vi desegnus per krajono.
Maltenu la musbutonon por fini la linion.