Helpo de LibreOffice 7.5
LibreOffice subtenas la Ĝavan platformon por ruligi aplikaĵojn kaj komponantojn bazitajn sur la JavaBeans-arkitekturo.
Por ke LibreOffice subtenu la Ĝavan platformon, necesas instali la Ĝava 2 Ĝavointerpretilon. Kiam vi instalis je LibreOffice, vi aŭtomate ricevis la eblon instali ĉi tiujn dosierojn se ili ne jam estis instalitaj. Se bezone, vi povas nun instali ilin.
La Ĝava platforma subteno bezonas aktivigon sub LibreOffice por ruli Ĝavajn aplikaĵojn.
Por aktivigi Ĝava-platforman subtenon, elektu je - LibreOffice - Specialaj.
Antaŭ ol vi povas uzi JDBC-pelilon, vi devas aldoni ĝian klasvojon
- LibreOffice- Specialaj, kaj alklaku la butonon Klasa vojprefikso. Post aldoni la klasvojan informon, rerulu je LibreOffice.Viaj ŝanĝoj ĉe la langeto - LibreOffice - Specialaj estos uzataj eĉ se la Ĝavotraktilo (JVM, virtuala maŝino por la Ĝava platformo) jam estas startigita. Ŝanĝinte la klasan vojprefikson, vi devas restartigi je LibreOffice. Same validas por ŝanĝoj sub - Interreto - Prokurilo. Nur la du kampoj "HTTP-a Prokurilo" kaj "FTP-a Prokurilo" kaj iliaj pordoj ne bezonas restartigon, ili estos kalkulitaj kiam vi alklakas Akcepti.