Ilbreto Redakti punktojn

La ilobreto Redakti punktojn aperas kiam vi elektas plurlateran objekton kaj klakas al Redakti punktojn.

La provizitaj funkcioj ebligas redakti la punktojn de kurbo aŭ objekto konvertita al kurbo. La jenaj bildsimboloj disponeblas:

Redakti punktojn

La bildsimbolo Redakti punktojn ebligas al vi baskuli la redaktan reĝimon por Bezier-objektoj. En la redakta reĝimo, eblas elekti unuopajn punktojn de la desegna objekto.

Icon Edit Points

Redakti punktojn

Movi punktojn

Aktivigas reĝimon en kiu vi povas movi punktojn. La muskursoro, ŝvebanta sur punkto, vidigas malgrandan vakan kvadraton. Ŝovu tiun punkton al alia loko. La kurbo ambaŭflanke de la punkto sekvas la movon; ŝanĝiĝas la formo de la sekcio de la kurbo inter la sekvaj punktoj.

Tuŝu la kurbon inter du punktoj aŭ en ferma kurbo kaj ŝovu ĝin muse por movi la tutan kurbon sen distordi la formon.

Icon Move Points

Movi punktojn

Enmeti punktojn

Aktivigas la enigan reĝimon. Ĉi tiu reĝimo ebligas al vi enigi punktojn. Vi ankaŭ povas movi punktojn, same kiel en la mova reĝimo. Se tamen, vi klakas al la kurbo inter du punktoj kaj movas la muson iomete tenante la musbutonon, vi enigas novan punkton. La punkto estas glata punkto, kaj la linioj al la regpunktoj estas paralelaj kaj restas tiaj kiam movataj.

Se vi volas krei angulan punkton, vi devas unue enigi aŭ glatan aŭ simetrian punkton, kiu konvertiĝos al angula punkto uzante je Angula punkto.

Icon Insert Points

Enmeti punktojn

Forigi punktojn

Uzu la bildsimbolon Forigi punktojn por forigi unu aŭ plurajn elektitajn punktojn. Se vi volas elekti plurajn punktojn, klaku al la punktoj tenante la klavon Maj.

Unue elektu la forigotajn punktojn, kaj tiam alklaku ĉi tiun bildsimbolon, aŭ premu je Forigi.

Icon Delete Points

Forigi punktojn

Dividi kurbon

La bildsimbolo Dividi kurbon dividas kurbon. Elektu la punkto(j)n kie vi volas dividi la kurbon, kaj alklaku la bildsibolon.

Icon Split Curve

Dividi kurbon

Konverti al kurbo

Konvertas kurbon al rekta linio aŭ konvertas rektan linion al kurbo. Se vi elektas unuopan punkton, la kurbo antaŭ la punkto konvertiĝos. Se du punktoj estas elektitaj, la kurbo inter la punktoj konvertiĝos. Se vi elektas pli ol du punktojn, kiam vi alklakas la bildsimbolon, alia parto de la kurbo konvertiĝos. Se necese, rondaj punktoj konvertiĝas al anguaj punktoj kaj angulaj punktoj konvertiĝas al rondaj punktoj.

Se specifa sekcio de la kurbo estas rekta, la finaj punktoj de la linio havas maksimume po unu regpunkto. Ili ne povas ŝanĝiĝi al rondaj punktoj krom se la rekta linio rekonvertiĝas al kurbo.

Icon Convert to Curve

Konverti al kurbo

Angula punkto

Konvertas la elektita(j)n punkto(j)n al angula punkto(j). Angulaj punktoj havas du moveblajn regpunktojn, kiuj estas sendependaj. Tial kurba linio ne iras rekte tra angula punkto, sed formas angulon.

Icon Corner Point

Angula punkto

Glata transiro

Konvertas angulan punkton aŭ simetrian punkton al glata punkto. Ambaŭ regpunktoj de la angula punkto ĝisrandiĝas paralele, kaj eblas movi ilin nur samtempe. La regpunktoj povas esti malsamlongaj, kiu ebligas varii la kurbecon.

Icon Smooth Transition

Glata transiro

Simetria transiro

Ĉi tiu bildsimbolo konvertas angulan punkton aŭ glatan punkton al simetria punkto. Ambaŭ regpunktoj de la angula punkto ĝisrandiĝas paralele kaj havas la saman longon. Eblas movi ilin nur samtempe kaj la kurbeco estas sama en ambaŭ direktoj.

Icon Symmetric Transition

Simetria transiro

Fermi Bezier-kurbon

Fermas linion aŭ kurbon. Fermas linion konektante la lastan punkton al la unua punkto, indikita de pligrandigita kvadrato.

Icon Close Bézier

Fermi Bezier-kurbon

Forigi punktojn

Markas la aktualan punkton aŭ la elektitajn punktojn forigotajn. Tio okazas kiam la punkto situas sur rekta linio. Se vi konvertas kurbon aŭ plurlateron per la bildsimbolo Konverti al kurbo al rekta linio, aŭ vi ŝanĝas kurbon per la muso por ke punkto situu sur rekta linio, ĝi foriĝas. La angulo el kiu la redukto de punkto estas okazonta

Icon Eliminate Points

Forigi punktojn

Bonvolu subteni nin!