Kunfandi versiojn

note

La revizia funkcio disponeblas en LibreOffice por tekstaj dokumentoj kaj por kalkultabelaj dokumentoj.


Kiam dokumento estas redaktita de pli ol unu homo, eblas kunfandi la redaktitajn ekzemplerojn en la originan. La sola bezono estas ke la dokumentoj diferencu nur laŭ la registritaj ŝanĝoj - la tuta alia origina teksto devas esti identa.

  1. Malfermu la originan dokumenton en kiun kunfandi ĉiujn ekzemplerojn.

  2. Choose Edit - Track Changes - Merge Document. A file selection dialog appears.

  3. Elektu ekzempleron de la dokumento el la dialogo. Se ne okazis postaj ŝanĝoj al la origina dokumento, la ekzemplero kunfandiĝos en la originan.

    Se ŝanĝoj okazis al la origina dokumento, prierara dialogo aperos por informi vin ke la kunfando malsukcesis.

  4. Kunfandinte la dokumentojn vi vidos la registritajn ŝanĝojn el la ekzemplero en la origina dokumento.

Bonvolu subteni nin!