Presi pli rapide per reduktitaj datumoj

Vi povas decidi redukti la datumojn necesajn por presi vian dokumenton. Eblas agordi la atributojn malsame por presi rekte al la presilo aŭ por presi al dosiero.

  1. Elektu menuerojn - LibreOffice - Presi.

  2. Alklaku iun el la jenaj agordaj ebloj:

    Presilo- por agordi por redukti datumojn dum presado rekte al presilo

    Presi al dosiero - por agordi redukti datumojn dum presado rekte al dosiero

  3. Elektu iun kombinaĵon de la kvar ebloj, kaj tiam alklaku al Akcepti.

    Ĉiuj dokumentoj de vi presotaj uzos la ŝanĝitajn agordojn.

  4. Presi vian dokumenton

Vi povas redukti datumojn por travideblo, por kolortransiroj, aŭ por rastrumoj. Kiam vi reduktas la datumojn, ĉe multaj presiloj vi ne vidos redukton de preskvalito. Sed la presa tempodaŭro estos signife malpli, kaj kiam vi presos al dosiero, la dosiero estos signife malpli granda.

Bonvolu subteni nin!