Alglui enhavon en specialaj formatoj

Enhavo konservita en la tondejo estas algluebla en vian dokumenton laŭ diferencaj formatoj. En LibreOffice vi povas elekti kiel alglui la enhavon per dialogo aŭ fallista bildsimbolo.

La disponeblaj ebloj dependas de la enhavo de la tondejo.

Premu je kaj alklaku la langeton de la laborfolio kie enmeti la enhavon.

Alglui enhavon de la tondejo per bildsimbola menuo

  1. Alklaku la sagon apud la bildsimbolo Alglui en la normala breto por malfermi la menuon.

  2. Elektu iun el la ebloj.

Se la rezulto ne plaĉas al vi, alklaku la bildsimbolon Malfari kaj tiam realgluu per alia eblo.

Alglui la enhavon de tondejo per dialogo

  1. Elektu je Redakti - Alglui speciale.

  2. Elektu iun el la ebloj kaj alklaku al Akcepti.

Se vi prilaboras en kalkultabelo, kaj la enhavo de la tondejo estas kalkultabelaj ĉeloj, tiam aperos malsama dialogo Alglui speciale. Uzu la dialogon Alglui speciale por kopii ĉelojn per bazaj aŭ specialaj ebloj.

Bonvolu subteni nin!