Helpo de LibreOffice 7.4
Ne ĉiuj presiloj kapablas presi ĝis la randoj de la papero. Plejmultaj presiloj lasas nepreseblan marĝenon.
LibreOffice ofertas duonaŭtomatan kapablon kiu ebligas al vi presi kiel eble plej proksime al la rando de la papero.
Certigu ke v presila estas agordita ĉe Dosiero - Presila agordaro.
Make sure that the Web in the View menu is not selected.
Elektu la menuerojn Formato - Paĝo, kaj iru al la langeto Paĝo.
Sub Marĝenoj vi povas agordi la maksimuman aŭ minimuman eblan valoron por la paĝaj marĝenoj (maldekstra, dekstra, supra, malsupra). Alklaku al la respektiva regilo, kaj premu la klavon Paĝo supren aŭ Paĝo malsupren. La antaŭvido montras streketan linion ĉirkaŭ la presebla areo.
Alklaku Akcepti por fermi la dialogon.