Pri konverti dokumentojn de Microsift Office

LibreOffice povas aŭtomate malfermi dokumentojn de Microsoft Office 97/2000/XP. Tamen, iuj aranĝaj funkcioj kaj formataj atributoj en pli kompleksaj dokumentoj de Microsoft Office estas traktataj malsame ĉe LibreOffice aŭ ne estas subtenataj. Tial, konvertitaj dokumentoj bezonas ioman permanan rearanĝadon. La grado de reformatado bezonata rilatas al la komplekseco de la strukturo kaj formato de la fonta doumento. LibreOffice ne povas ruli skriptojn de Visual Basic, sed povas ŝargi ilin por vi analizi.

Nota bildsimbolo

La plej lastatempaj versioj de LibreOffice povas ŝargi kaj konservi la dokumentajn formatojn Microsoft Office Open XML kun la sufiksoj docx, xlsx, kaj pptx. La samaj versioj ankaŭ povas ruli iujn skriptojn de Excel Visual Basic, se vi enŝaltis tiun funkcion ĉe - Ŝargi/Konservi - VBA-atributoj.


La jenaj listoj donas ĝeneralan resumon de trajtoj de Microsoft Office kiuj eble kaŭzos defiojn pri konvertado. Tiuj ne afektos vian kapablon uzi aŭ prilabori la enhavon de la konvertita dokumento.

Microsoft Word

  1. AŭtomatajFormoj

  2. Reviziaj markoj

  3. OLE-objektoj

  4. Specifaj regiloj kaj kampoj de Microsoft Office

  5. Indeksoj

  6. Tabeloj, kadroj, kaj plurkolumna formatado

  7. Hiperligiloj kaj legosignoj

  8. Microsoft WordArt-grafikoj

  9. Movbildaj signoj/teksto

Microsoft PowerPoint

  1. AŭtomatajFormoj

  2. Taba, linia, kaj alinea interspaco

  3. Ĉefaj fonaj grafikoj

  4. Grupigitaj objektoj

  5. Specifaj plurmediaj efektoj

Microsoft Excel

  1. AŭtomatajFormoj

  2. OLE-objektoj

  3. Specifaj regiloj kaj kampoj de Microsoft Office

  4. Pivottabeloj

  5. Novaj diagramaj tipoj

  6. Kondiĉa Formatado

  7. Iuj funkcioj/formuloj (vidu sube)

Ekzemplo de diferencoj inter Tabelilo kaj Excel estas la traktado de buleaj valoroj. Enigu je VERA en ĉelojn A1 kaj A2.

Nota bildsimbolo

For a detailed overview about converting documents to and from Microsoft Office format, see the Migration Guide.


Malfermi Microsoft Office-dokumentojn protektitajn per pasvorto

LibreOffice povas malfermi la jenajn Microsoft Office-dokumentajn tipojn kiuj estas protektitaj per pasvorto.

Microsoft Office-formato

Subtenata ĉifra metodo

Word 6.0, Word 95

Malforta XOR-ĉifrado

Word 97, Word 2000, Word XP, Word 2003

Office 97/2000-kongrua ĉifrado

Word XP, Word 2003

Malforta XOR-ĉifrado de pli malnovaj versioj de Word

Excel 2.1, Excel 3.0, Excel 4.0, Excel 5.0, Excel 95

Malforta XOR-ĉifrado

Excel 97, Excel 2000, Excel XP, Excel 2003

Office 97/2000-kongrua ĉifrado

Excel XP, Excel 2003

Malforta XOR-ĉifrado de pli malnovaj versioj de Word


Microsoft Office-dosieroj ĉifritaj per AES128 estas malfermeblaj. Aliaj ĉifraj metodoj ne estas subtenataj.

Bonvolu subteni nin!