Adding Graphics to the Gallery

Vi povas meti grafikon el dokumento, ekzemple el HTML-paĝo, en la Galerion per ŝovo kaj demeto.

  1. Vidigi la Galerian temon al kiu aldoni la grafikon.

  2. Metu la musan kursoron super la grafikon, sen alklaki.

  3. Se la muskursoro ŝanĝiĝas al mana simbolo, la grafiko rilatas al hiperligilo. En tiu kazo, alklaku la grafikon dum premante la klavon por elekti ĝin sen ruli la rilatan ligilon.

    Se la muskursoro ne ŝanĝiĝas al mana simbolo, vi povas simple alklaki la grafikon por elekti ĝin.

  4. Elektinte la grafikon, maltenu la muskursoran butonon. Alklaku ree sur la grafika bildo, tenante la musbutonon por pli ol du sekundoj. La bildo kopiiĝas al la interna memoro.

  5. Ne maltenante la musbutonon, ŝovu la grafikon al la Galerio.

Bonvolu subteni nin!