Konservi dokumentojn

Ĉi tiu bildsimbolo estas por konsiletoj pri kiel pli efike uzi la programon.

La dokumento konserviĝas sub ĝia vojo kaj nomo en la aktuala loka datumkonservilo aŭ reta konservilo aŭ en la Interreto, anstataŭigante eventualan dosieron samnoman.

Kiam vi konserva dosieron por la unua fojo, malfermiĝas la dialogo Konservi kiel, en kiu vi povas enigi nomon, dosierujon kaj diskon aŭ datumportilon por la dosiero. Por malfermi tiun dialogon, elektu je Dosiero - Konservi kiel.

Nota bildsimbolo

You can set the automatic creation of a backup copy under - Load/Save - General.


Aŭtomata etendigo al la dosiera nomo

Konservante dosieron, LibreOffice ĉiam postaldonas sufikson al la dosiera nomo, escepte kiam la dosiero jam havas sufikson kiu kongruas al la tipo de dosiero. Vidu la liston de ODF- sufiksoj.

Iuj ekzemploj de aŭtomataj sufiksoj estas listigitaj en la sekva tabelo:

Vi enigu ĉi tiun dosieran nomon

Vi elektu ĉi tiun dosieran tipon

Dosiero estas konservita kun tiu nomo

mia dosiero

ODF-teksto

mia dosiero.odt

mia dosiero.odt

ODF-teksto

mia dosiero.odt

mia dosiero.txt

ODF-teksto

mia dosiero.txt.odt

mia dosiero.txt

Teksto (.txt)

mia dosiero.txt


Bonvolu subteni nin!