Labori per formularoj

Uzante formularojn, vi povas agordi kiel prezenti la datumojn. Malfermu dokumenton aĹ­ kalkultabelon, kaj enmetu la regilojn, ekzemple butonojn kaj listujojn. En la atributaj dialogoj de la regiloj, vi povas agordi kiujn datumojn vidigi la formularoj.

Krei novan raporton per la Informpeta Asistanto.

En LibreOffice, vi povas krei novan formularon per la Formulara asistanto:

  1. Malfermu la datumbazan dosieron kie krei la novan raporton.

  2. En la maldekstra panelo de la datumbaza fenestro, alklaku al la bildsimbolo Raportoj

  3. Elklaku al Uzi Asistanton por krei raporton.

Krei novan formularon permane

  1. Malfermu la datumbazan dosieron kie krei la novan raporton.

  2. En la maldekstra panelo de la datumbaza fenestro, alklaku al la bildsimbolo Raportoj

  3. Alklaku al Krei raporton en dezajna vido.

Nova teksta dokumento malfermiÄťas. Uzu je la Formularaj regiloj por enmeti formularajn regilojn.

Nota bildsimbolo

Klaku al la bildsimbolo Formularoj por iri al ĉiuj formularoj kreitaj en la aktuala datumbaza fenestro. Plue, vi povas uzi la bildsimbolon Formularaj regiloj por aldoni formularajn regilojn al ajna dokumento de Verkilo aŭ Tabelilo, sed tiuj dokumentoj ne estos listigitaj en la datumbaza fenestro.


Bonvolu subteni nin!