Importi kaj eksporti datumojn en teksta formato

Se vi volas interŝanĝi datumojn kun datumbazo kiu ne havas ODBC-ligilon kaj ne ebligas dBASE-importon kaj eksporton, vi povas uzi oftan tekstan formaton.

Importi datumojn al en LibreOffice

Por interŝanĝi datumojn en teksta formato, uzu la importan/eksportan filtrilon de LibreOffice-Tabelilo.

  1. Eksportu la bezonatajn datumojn el la fonta datumbazo en teksta formato. La CSV-teksta formato estas inda. Tiu formato apartigas datumajn kampojn per disigilo, ekzemple komo aŭ punktokomo, kaj apartigas rikordojn per linisalto.

  2. Elektu je Dosiero - Malfermi kaj alklaku la dosieron importotan.

  3. Elektu je "CSV-teksto" el la fallisto Dosiertipo. Alklaku al Malfermi.

  4. Aperas la dialogo Importi tekston. Decidu kiujn datumojn inkluzivi el la teksta dokumento.

Kiam la datumoj troviĝas en LibreOffice-kalkultabelo, vi povas redakti ilin laŭbezone. Konservu la datumojn kiel LibreOffice-datumfonton:

Eksporti en CSV-teksta formato

Vi povas eksporti la aktualan LibreOffice-kalkultabelon en teksta formato kiun povas legi multaj aliaj aplikaĵoj.

  1. Elektu menuerojn Redakti - Kopii.

  2. En Dosiertipo elektu la filtrilon "CSV-teksto". Enigu dosiernomon kaj klaku al Konservi.

  3. Tio malfermas la dialogon Eksporto de tekstaj dosieroj, en kiu vi povas elekti la signaron, kampan disigilon kaj tekstan disigilon. Klaku al Akcepti. Mesaĝo avertas vin, ke nur la aktiva folio konserviĝis.

Bonvolu subteni nin!