Registri adresaron

En LibreOffice vi povas registri diversajn datumfontojn. La enhavo de la datumkampoj tiam disponeblas al vi por uzi en diversaj kampoj kaj regiloj. Via sistema adresaro estas tia datumfonto.

La ŝablonoj kaj asistantoj de LibreOffice uzas kampojn por la enhavo de la adresaro. Aktivigite la ĝeneralaj kampoj en la ŝablonoj aŭtomate anstataŭiĝas per la kampoj el la datumfonto de via adresaro.

Por ke okazu la anstataŭiĝo, vi devas informi al LibreOffice kiun adresaron vi uzas. La asistanto petante tiun informon aperas aŭtomate kiam vi aktivigas je la unua fojo, ekzemple, komercan leteran ŝablonon. Vi ankaŭ povas voki la asistanton sekvante la jenajn paŝojn.

Nota bildsimbolo

La datumoj de la adresaro estas nurlega en LibreOffice-Datumilo. Ne eblas aldoni, redakti, aŭ forigi adresajn datumojn el en Datumilo.


Asistanto por datumfonto de adresaro

Por ruli la asistanton Datumfonto de adresaro, elektu je Dosiero - Asistantoj - Fonto de adresaj datumoj.

Registri permane ekzistantan adresaron

  1. Elektu menuerojn Iloj - Fonto de adresaro. Aperas la dialogo Ŝablonoj: Agordi adresaron

  2. En la fallisto Datumfonto, elektu la sisteman adresaron aŭ la datumfonton uzotan kiel adresaron.

  3. Se vi ne jam registris la sisteman adresaron en LibreOffice kiel la datumfonton, alklaku la butonon Fonto de adresaj datumoj.... Tio kondukas vin al la Asistanto por datumfonto de adresaro, per kiu vi povas registri vian adresaron kiel la novan datumfonton en LibreOffice.

  4. En la fallisto Tabelo, elektu la datumbazan tabelon uzotan kiel adresaron.

  5. Sub Kampa agordo, kongruigi la kampojn por antaŭnomo, kompanio, fako, ktp, al la aktualaj kampaj nomoj uzataj en via adresaro.

  6. Kiam fininte, fermu la dialogon per Akcepti.

Nun via datumfonto estas registrita en LibreOffice kiel la adresaro. Se vi nun malfermas ŝablonon el la kategorio Komerca korespondado, LibreOffice povas aŭtomate enmeti la ĝustajn kampojn por formulara letero.

Bonvolu subteni nin!