Helpo de LibreOffice 24.8
Aktuale, LibreOffice subtenas lahindian, tajan, hebrean, kaj araban kiel CTL-lingvojn.
Se vi elektas dekstran tekstan fluon, enkorpigita Okicenta teksto ankoraŭ fluas maldekstre al dekstre. La kursoro reagas al la sagaj klavoj, la dekstrensago movas ĝin "al la tekstfinaĵo" kaj la maldekstrensago movas ĝin "al la tekstkomenco".
You can change the text writing direction directly by pressing one of the following key combinations:
+Maj+D aŭ +Desktra Maj - ŝalti al dekstre-al-maldekstre teksta enigo
+Maj+A aŭ +Maldesktra Maj - ŝalti al maldekstre-al-dekstre teksta enigo
La nurmodifaj klavokombinaĵoj funkcias nur kiam CTL-subtenado estas enŝaltita.
En plurkolumnaj paĝoj, sekcioj aŭ kadroj formatitaj kun teksta fluo de dekstre-al-maldekstre, la unua kolumno estas la dekstra kolumno kaj la lasta kolumno estas la maldekstra kolumno.
En LibreOffice-Verkilo, teksto formatita en la Taja lingvo havas la jenajn trajtojn:
En alineoj kun ambaŭflanke ĝisrandigita teksto, la signoj streĉiĝas por atingi la marĝenojn. En aliaj lingvoj, streĉiĝas la spacetoj inter la vortoj.
Uzu la forigan klavon por forigi tutan kunmetitan signon. Uzu la retropaŝan klavon por forigi la lastan parton de la antaŭa kunmetita signo.
Uzu la dekstran aŭ maldekstran klavon por salti al la sekva aŭ antaŭa tuta kunmetita signo. Por loki la kursoron en kunmetitan signon, uzu
+Sagoklavon.