Iteracioj

Kunlaborado

En LibreOffice-Verkilo, Prezentilo, kaj Desegnilo, nur unu uzanto samtempe povas malfermi specifan dokumenton por skribi. En Kalkultabelilo, pluraj uzantoj povas malfermi por skribi la saman kalkultabelon.

Kunlaborado en Kalkultabelilo

En LibreOffice-Tabelilo, kunhavi dokumentojn ebligas samtempan skriban aliron por pluraj uzantoj. Ĉiu uzanto kiu volas kunlabori devus enigi nomon en la langeto - LibreOffice Datumoj de uzanto.

warning

Iuj komandoj estas nedisponeblaj (grizigitaj) kiam spuri ŝanĝojn aŭ kunhavi dokumentojn estas enŝaltita. Por nova kalkultabelo, vi ne povas apliki aŭ enmeti la grizigitajn elementojn.


Krei novan kalkultabelon

Uzanto A kreas novan kalkultabelan dokumenton. La jenaj kondiĉoj povas aplikiĝi:

La komando Iloj - Dividi dokumenton estas uzebla por baskuli la reĝimon por ka aktuala dokumento inter nekunhava kaj kunhava reĝimoj. Se vi volas uzi kunhavan dokumenton en nekunhava reĝimo, vi konservu la dokumenton per alia nomo aŭ vojo. Tiel kreiĝos kopio de la kalkultabelo kiu ne estas kunhavata.

Malfermi kalkultabelon

Uzanto A malfermas kalkultabelan dokumenton. La jenaj kondiĉoj povas aplikiĝi:

Konservi kunhavatan kalkultabelan dokumenton

Uzanto A konservas kunhavatan dokumenton. La jenaj kondiĉoj povas aplikiĝi:

Kiam uzanto sukcese konservas kunhavatan kalkultabelon, la dokumento estos reŝargita post la konserva komando, por ke la kalkultabelo montru la lastan version de ĉiuj ŝanĝoj konservitaj de ĉiuj uzantoj. Mesaĝo montras ke "fremdaj ŝanĝoj estas enmetitaj" kiam alia uzanto ŝanĝis la enhavon.

Kunlaborado en Verkilo, Prezentilo, kaj Desegnilo

Por ĉiuj moduloj Verkilo, Prezentilo, kaj Desegnilo kaj por Tabelilo, kiam dokumenta kunhavado ne estas enŝaltita, dosiera ŝloso eblas. Tiu dosiera ŝloso disponeblas eĉ kiam oni aliras la saman dokumenton el malsamaj mastrumaj sistemoj.

Uzanto A malfermas dokumenton. La jenaj kondiĉoj povas aplikiĝi:

Uzantaj alirpermesoj kaj dividi dokumentojn

Iuj kondiĉoj estas plenumendaj ĉe mastrumaj sistemoj kun uzantpermesa mastrumado.

warning

Skriba aliro ankaŭ ebligas al aliaj uzantoj (senintence aŭ intence) forigi aŭ ŝanĝi la dosieron.


Bonvolu subteni nin!