Malfermi kaj konservi dokumentojn ĉe foraj serviloj

Manlibro pri foraj serviloj

LibreOffice povas malfermi kaj konservi dosierojn ĉe foraj serviloj. Konservi dosierojn ĉe foraj serviloj ebligas prilabori dokumentojn per diversaj komputiloj. Ekzemple, vi povas prilabori dokumenton en la oficejo dum la tago kaj redakti ĝin hejme por lastminutaj ŝanĝoj. Konservi dosierojn ĉe foraj serviloj ankaŭ faras savkopiojn kontraŭ la ebleco de komputila aŭ diska paneo. Iuj serviloj ankaŭ ebligas elpreni kaj enmeti dosierojn, tiel regante ties aliron kaj uzadon.

LibreOffice subtenas multajn dokumentajn servilojn kiuj utiligas konatajn retajn protokolojn, ekzemple FTP, WebDAV, Windows-komunaĵo, kaj SSH. Ĝi ankaŭ subtenas popularajn servilojn, ekzemple Google Drive kaj ankaŭ komercaj kaj liberaj serviloj kiuj uzas la normon OASIS CMIS.

Por prilabori per fora dosierservilo vi devas unue agordi foran dosieran konekton.

Por malfermi dosieron ĉe fora dosiera servilo

  1. Faru iun el la jenaj:

Aperas la dialogo Foraj Dosieroj.

  1. Elektu la dosieron kaj klaku al Malfermi aŭ premu je Enigi.

La dialogo Foraj Dosieroj kiu tiam aperas, tiu havas multaj partojn. La supra listujo enhavas la liston de foraj serviloj antaŭe agorditaj de vi. La linio post la listujo vidigas la vojprefikson por aliri la dosierujon. Maldekstre troviĝas la dosieruja strukturo de la uzantospaco ĉe la servilo. La ĉefa fenestro vidigas la dosierojn en la fora dosierujo.

Elpreni kaj enmeti dosieron

Servoj por elpreni kaj enmeti regas aktualigi dokumenton kaj malebligas nedeziratajn anstataŭigon en CMS-fora servo.

Elpreni dokumenton ŝlosas ĝin, malebligante ke aliaj skribu ŝanĝojn en ĝi. Nur unu uzanto povas havi specifan dokumenton elprenitan (ŝlositan) je iu tempo. Enmeti dokumenton, aŭ nuligi la ŝlosilon, malŝlosas la dokumenton.

note

Ne ekzistas regiloj por ŝlosi forajn dosierojn en Windows-komunaĵo, WebDAV, FTP kaj SSH servoj.


Kiam dosiero estas malfermita el CMIS-fora servo, LibreOffice vidigas butonon Elpreni en la supra mesaĝa zono. Klaku la butonon Elpreni por ŝlosi la dosieron en la servilo por malebligi redaktadon de alia uzanto. Aŭ elektu je Dosiero - Elpreni.

LibreOffice kreas laborkopion de la dosiero en la servilo (kaj enmetas la tekston (Laborkopio) en la dosiernomo) kiam la dosiero estas elprenita. Ĉiu redaktado kaj ĉiu konservado ŝanĝas la laborkopion. Vi povas konservi la dosieron tiel ofte kiel vi volas. Kiam vi finas viajn ŝanĝojn, enmetu la dosieron.

Por enmeti la dosieron, elektu je Dosiero - Enmeti. Aperas dialogo por enmeti komentojn pri la lasta redakto. Tiuj komentoj registriĝas en la CMIS-servilo por versioregado. La laborkopio anstataŭas la ekzistantan dosieron kaj ĝia versionumero aktualiĝas.

Por nuligi elprenon, elektu je Dosiero - Nuligi elprenon. Averta mesaĝo informos ke la lasta eldono estos forigita. Se konfirmita, neniu versiaktualigo okazos.

warning

Memoru enmeti la dosieron kiam vi finas uzi ĝin. Ne fari tion lasos la dosieron ŝlosita kaj neniu alia uzanto povos ŝanĝi ĝin.


Por konservi dosieron ĉe fora servilo

  1. Faru iun el la jenaj

The Remote files dialog appears. Select the remote file server.

  1. En la listujo Filtri, elektu la deziratan formaton.

  2. Enigu nomon en la kampon Dosiera nomo kaj alklaku al Konservi.

  3. Se vi finos labori pri la dosiero, enmetu la dosieron, iru al Dosiero - Enmeti.

Atributoj de dosieroj konservitaj ĉe CMIS-serviloj

Dosieroj konservitaj ĉe CMIS-servilo havas atributojn kaj metadatumojn nealireblajn en loka konservilo. Tiuj metadatumoj estas gravaj por regiloj kaj por sencimigi la CMIS-konekton kaj realigi servilon. Ĉiuj parametroj estas nurlegaj.

Elektu menuerojn Dosiero - Atributoj, CMIS-langeton.

Bonvolu subteni nin!