Malŝalti aŭtomatan URL-rekonadon

Dum vi enigas tekston, LibreOffice aŭtomate rekonas vorton kiu eble estas URL kaj anstataŭigas la vorton per hiperligilo. LibreOffice formatas la hiperligilon per rektaj tiparaj atributoj (koloro kaj substreko), kies atributoj estas haveblaj el specifaj signaj stiloj.

The following texts are changed to hyperlinks:

Text

Autocorrected hyperlink

Email addresses

x@x, mailto:x

Web addresses

http://x, https://x, www.x.x

File addresses

file://x, ftp://x, smb://x


where x is one or more characters.

Se vi ne volas ke LibreOffice aŭtomate rekonu URL-ojn dum vi tajpas, ekzistas kelkaj metodoj malŝalti tiun funkcion.

Malfari rekonadon de URL

  1. Kiam vi tajpas kaj vi rimarkas ke teksto aŭtomate konvertiĝas al hiperligilo, premu je +Z por malfari tiun formaton.

  2. Se vi poste rimarkas tiun konvertaĵon, elektu la hiperligilon, malfermu la kuntekstan menuon kaj elektu Forigi hiperligilon.

Malŝalti rekonadon de URL

  1. Ŝargi dokumenton de la tipo por kiu vi volas ŝanĝi la rekonadon de URL.

    Se vi volas ŝanĝi la rekonadon de URL por tekstaj dokumentoj, malfermu tekstan dokumenton.

  2. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate korekti - Agordoj por aŭtomate korekti.

  3. En la dialogo Aŭtomate korekti, elektu la langeton Agordaro.

  4. Se vi malmarkas jeRekonado de URL-oj, hiperligiloj ne plu aŭtomate anstataŭas vortojn.

    En LibreOffice-Verkilo troviĝas du markobutonoj antaŭ Rekonado de URL-oj. La butono en la unua kolumno estas por poste redakti kaj la butono en la dua kolumno estas por aŭtomate korekti dum vi tajpas.

Bonvolu subteni nin!