Helpo de LibreOffice 24.8
Nur per Vindozo, vi povas vidigi ajnan LibreOffice-dokumenton en fenestro de Microsoft Internet Explorer. Instalu la ActiveX-regilon per la LibreOffice-programon Setup.
Fermi je LibreOffice kaj la Rapidstartilon.
Alklaku la butonon Komenci en la Vindoza ilobreto. Elektu je Agordoj.
En Agordoj, alklaku al Aplikaĵoj.
En la listo Aplikaĵoj kaj funkcioj, elektu je LibreOffice, kaj klaku al Ŝanĝi.
En la instala asistanto, elektu Modifi.
Malfermu la elementon Nenepraj komponantoj kaj trovu la elementon ActiveX. Malfermu la submenuon de la bildsimbolo kaj elektu instali la eblon.
Alklaku al Sekva kaj Instali.
En Internet Explorer, foliumi al retpaĝo kiu enhavas ligilon al LibreOffice-Verkilo-dokumenton, ekzemple.
Alklaku la ligilon por vidigi la dokumenton en la fenestro de Internet Explorer.
Vi povas ankoraŭ dekstre alklaki la ligilon por konservi la dosieron en vian diskaparaton.
La LibreOffice-dokumento en Internet Explorer montras aron de nurlegaj ilbretaj bildsimboloj.
Alklaku la bildsimbolon Redakti dosieron en la ilobreto de la dokumento por malfermi ekzempleron de la dokumento en nova LibreOffice-fenestro.
Redakti la ekzempleron de la dokumento.