Unuaj paŝoj

Kiel simpligi vian laboron per uzado de specimenoj kaj ŝablonoj

LibreOffice enhavas multajn modelajn dokumentojn kaj pretigitajn ŝablonojn. Vi povas aliri tiujn elektante menuerojn Dosiero - Nova - Ŝablonoj, premante je Shift++N.

Kiam vi malfermas iun el tiuj ŝablonoj, kreiĝos nova dokumento bazita sur tiu ŝablono.

Alklaku la butonon Foliumi enretajn ŝablonojn en la dialogo por elekti kaj elŝuti pliajn ŝablonojn.

Vi povas uzi la diversajn asistantojn (en la menuo Dosiero - Asistantoj) por krei viajn proprajn ŝablonojn, kiujn vi povas uzi por pluaj dokumentoj.

Bonvolu subteni nin!