La LibreOffice-Helpo

External video

Please accept this video. By accepting you will be accessing content from YouTube, a service provided by an external third party.

YouTube Privacy Policy

La helpopaĝoj de LibreOffice vidiĝas per la apriora foliumilo de via sistemo.

La Helpo referencas la apriorajn agordojn de la programo en sistemo kiu estas agordita laŭ aprioraj. Priskriboj de koloroj, musaj agoj, aŭ aliaj agordeblaj parametroj povas diferenci por via programo kaj sistemo.

warning

La helpo por ĉiuj versioj de la programaro estas bazita sur la samaj dosieroj. Iuj funkcioj priskribitaj en la Helpo eble ne estas inkluditaj en ĉi tiu distribuo. Iuj funkcioj specifaj al distribuo eble ne estas menciitaj en ĉi tiu Helpo.


note

Helpo-paĝoj de LibreOffice-kromprogramoj ankoraŭ uzas la malnovan Helpo-sistemon. La malnovaj helpaj paĝoj troviĝas ĉi tie.


La funkcioj de LibreOffice-Helpo-paĝoj

La listo de moduloj

Situas ĉe la supro de la paĝo, alklaku por malfermi la falliston kaj elektu la LibreOffice-modulon por vidigi la ĉefan komencan paĝon de la Helpo de la modulo.

La listo de lingvoj (nur enreta helpo).

Nur por la enreta versio, elektu la lingvon en kiu vidigi la aktualan helpopaĝon.

La indekso de Helpo

La indekso de Helpo vidigas liston de ŝlosilaj vortoj por ĉiuj LibreOffice-moduloj. Alklaku iun vorton en la listo por malfermi la ligitan Helpo-paĝon.

Serĉi la indekson de Helpo

Tajpu la ŝlosilan vorton en la kampo Serĉi. La serĉo tuj plenumiĝas , dum vi tajpas la ŝlosilan vorton.

The search results are displayed as a filtered list of matches grouped by module name. The search results also include near matches. The matching parts of the search term are highlighted in each result.

The GLOBAL heading indicates a match for keywords relevant to more than one LibreOffice module. For example, cell borders applies to spreadsheets cells as well as text and presentation table cells or frames.

Uzu la sagajn klavojn ĉe la malsupro de la indekso por rulumi antaŭen aŭ retroen la indekserojn aŭ filtritan resultaron.

Enhavo - La ĉefaj helpaj temoj

Vidigas indekson de la ĉefaj temoj de ĉiuj moduloj.

Uzi la foliumilon por LibreOffice-Helpo

Navigi en Helpopaĝoj

Uzu la butonojn Retro kaj Antaŭen de la foliumilo por navigi inter paĝoj. En plejmultaj foliumiloj, longe premi sur la butono Retro vidigas falliston de antaŭe vizititaj paĝoj kaj longe premi sur la butono Antaŭen vidigas liston de vizititaj paĝoj post la aktuala.

Legosigni Helpo-paĝojn

Uzu la legosignan funkcion de la foliumilo por rapida aliro al rilataj paĝoj. Por legosigni paĝon en plejmultaj foliumiloj:

  1. Malfermu la menuon Legosigno de la foliumilo,

  2. elektu je Aldoni legosignon, aŭ

    Premu je +D ĉe plejmultaj foliumiloj.

  3. Enigu la nomon, dosierujon kaj signifajn etikedojn por la legosigno.

  4. Fermu la legosignan dialogon de la foliumilo.

Naviga historio de Helpopaĝoj

Ĉiu Helpopaĝo vizitita estas registrita en la historio de la foliumilo. Por malfermi la navigan historion:

  1. Elektu la menuon Historio de la foliumilo,

  2. Eleku je Vidigi historion.

  3. Alklaku al iu elemento de la ĉefa fenestro de historio por malfermi la rilatan Helpopaĝon.

Kopii Helpo-enhavon al la tondujo

Vi povas kopii enhavon el la Helpo-paĝo al la tondujo en via operaciumo per la normalaj kopikomandoj. Ekzemple:

  1. En Helpo-paĝo, elektu la tekston kopiotan.

  2. Premu je +C.

Iuj enhavoj en Helpo-paĝoj estas kopieblaj al la sistema tondujo per nur unu musalklako. En tiuj okazoj, ŝpruchelpilo aperas kiam la musmontrilo ŝvebas super la kopiebla enhavo. Ekzemple, la jena linio estas kopiebla:

=SUMO(A1:A10)

Serĉi en la aktuala paĝo

Serĉi en la aktuala Helpo-paĝo:

  1. Open the Search tool in your web browser, which is usually accessible using the +F shortcut.

  2. En la kadro Serĉi por, enigu la tekston serĉotan.

  3. Elektu la serĉajn eblojn uzotajn.

  4. Premu je Enigi.

To find the previous occurrence of the search term on the page, click on the Up arrow. To find the next occurrence, click on the Down arrow.

Ĝenerala informo pri la enhavo

Bildsimboloj en la dokumentaro

Ekzistas tri bildsimboloj uzeblaj por atentigi vin pri plua helpema informo.

Averta bildsimbolo

La bildsimbolo Grava indikas gravan informon pri datuma kaj sistema sekureco.


Nota bildsimbolo

La bildsimbolo Noto indikas kroman informon: ekzemple, alternativa metodo atingi specifan celon.


Konsileta bildsimbolo

La bildsimbolo Konsileto indikas konsiletojn por pli efike labori per la programo.


Bonvolu subteni nin!