La Helpo-fenestro de LibreOffice

Averta bildsimbolo

La helpo-sistemo por ĉiuj versioj de la programaro estas bazita sur la samaj font-dosieroj. Iuj funkcioj priskribitaj en Helpo eble ne estas inkluzivitaj en ĉi tiu specifa distribuo. La Helpo eble ne mencias iujn funkciojn specifajn al ĉi tiu distribuo.


La fenestro Helpo vidigas la aktuale elektitan helpopaĝon.

La Ilobreto enhavas gravajn funkciojn por regi la helposistemon:

Bildsimbolo

Kaŝas kaj vidigas la navigan panelon.

Bildsimbolo

Retromoviĝas al la antaŭa paĝo.

Bildsimbolo

Moviĝas antaŭen al la sekva paĝo.

Bildsimbolo

Moviĝas al la unua paĝo de la aktuala helpa temo.

Bildsimbolo

Presas la aktualan paĝon.

Bildsimbolo

Aldonas ĉi tiun paĝon al viaj legosignoj.

Serĉa bildsimbolo

Malfermas la dialogon Serĉi en ĉi tiu paĝo.

Ĉi tiuj komandoj ankaŭ troviĝas en la kunteksta menuo de la Helpo-dokumento.

Helpo-paĝo

Vi povas kopii el la Helpo-vidigilo al la tondujo en via operaciumo per normalaj komandoj. Ekzemple:

  1. En Helpo-paĝo, elektu la tekston kopiotan.

  2. Premu je +C.

Por serĉi la aktualan Helpo-paĝon:

  1. Klaku al la bildsimbolo Serĉi en ĉi tiu paĝo.

    Malfermiĝas la dialogo Serĉi en ĉi tiu paĝo.

    Nota bildsimbolo

    Vi ankaŭ povas alklaki en la Helpo-paĝo kaj premu je +F.


  2. En la kadro Serĉi por, enigu la tekston serĉotan.

  3. Elektu la ŝerĉajn eblojn uzotajn.

  4. Alklaku al Serĉi.

    Por trovi la sekvan ekzemplon de la serĉota teksto en la paĝo, alklaku denove al Serĉi.

Naviga fenestro

La naviga fenestroparto de la Helpo-fenestro enhavas la langetojn Enhavo, Indekso, Serĉi kaj Legosignoj.

La listujo lokita ĉe la supro estas kie vi povas elekti aliajn Helpo-modulojn de LibreOffice. La langetoj Indekso kaj Serĉi enhavas nur la datumojn por la elektita modulo de LibreOffice.

Enhavo

Vidigas indekson de la ĉefaj temoj de ĉiuj moduloj.

Indekso

Vidigas liston de indeksaj ŝlosilvortoj por la aktuale elektita modulo de LibreOffice.

Serĉi

Ebligas al vi fari tuttekstan serĉon. La serĉo kovros la tutan enhavon de la Helpo de la akuala modulo de LibreOffice.

Legosignoj

Enhavas legosignojn difinitajn de uzanto. Vi povas redakti aŭ forigi legosignojn, aŭ alklaki ilin por iri al la rilataj paĝoj.


Bonvolu subteni nin!