Konservi kiel

Konservas la aktualan dokumenton ĉe malsama loko, aŭ kun malsama nomo aŭ dosiertipo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Dosiero - Konservi kiel.


LibreOffice uzas la operaciuman dosierelektilon de la fenestra agordilo de via operaciumo por la komando Konservi kiel.

Nota bildsimbolo

Por konservi dokumenton kiel ŝablonon, uzu la komandon Dosiero - Konservi kiel ŝablonon.


Dosiernomo

Enigu dosiernomon aŭ vojprefikson por la dosiero. Vi povas ankaŭ enigi je URL

Dosiertipo

Elektu la grandecan formaton por la dokumento konservota. En la vidiga zono, vidiĝas nur la dokumentoj de ĉi tiu dosiertipo. Oni priskribas dosiertipojn en Informo pri importaj kaj eksportaj filtriloj..

Export as PDF

XML-dosieraj formatoj

Averta bildsimbolo

Ĉiam konservu vian dokumenton kun LibreOffice-dosiertipo antaŭ ol konservi ĝin al ekstera dosiertipo. Kiam vi eksportas al ekstera dosiertipo, tiam iuj formataj atributoj eble perdiĝos.


Konservi

Konservas la dosieron.

Konservi kun pasvorto

Protektas la dosieron per pasvorto, kiun oni devas enigi antaŭ ol malfermi la dosieron.

Nota bildsimbolo

Nur dokumentoj uzantaj la LibreOffice-XML-bazitan formaton estas konserveblaj per pasvorto.


Ĉifri per GPG-ŝlosilo

Uzu OpenPGP-ŝlosilojn por ĉifri dokumentojn.

Redakti filtrilan agordaron

Ebligas al vi agordi kiel konservi kalkultabelon por iuj tipoj de dosieroj.

Elektaĵo

Eksportas nur la elektitajn grafikajn objektojn en LibreOffice-Desegnilo kaj Prezentilo al alia formato. Se tiu eblo ne estas markita, la tuta dokumento eksportiĝas.

Nota bildsimbolo

Se vi eksportas al ia tipo de dokumento, la tuta dokumento eksportiĝas.


Bonvolu subteni nin!