Agordaĵoj

Agordas pluajn eblojn por viaj etikedoj aŭ vizitkartoj, inkluzive de teksta sinkronigo kaj presilaj agordoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Dosiero - Nova - Etikedoj - Agordoj.

Elektu langeton Dosiero - Nova - Koercaj kartoj - Agordoj.


Tuta paĝo

Kreas tutan paĝon da etikedoj aŭ vizitkartoj.

Unuopa paĝo

Presas unuopan etikedon aŭ vizitkarton en unu paĝo.

Kolumno

Enigu la nombron da etikedoj aŭ vizitkartoj kiuj aperu en unu vico en via paĝo.

Vico

Enigu la nombron da vicoj de etikedoj aŭ vizitkartoj kiuj aperu en via paĝo.

Sinkronigi enhavon

Ebligas al vi redakti unu etikedon aŭ vizitkarton kaj ĝisdatigas la enhavon de la restantaj etikedoj aŭ vizitkartoj en la paĝo kiam vi alklakas la butonon Sinkronigi etikedojn.

Sinkronigi etikedojn

La butono Sinkronigi etikedojn aperas en via dokumento nur se vi elektis je Sinkronigi enhavon en la langeto Agordaĵoj kiam vi kreis la etikedojn aŭ vizitkartojn.

Kopias la enhavon de la supra maldekstra etikedo aŭ vizitkarto al la aliaj etikedoj aŭ vizitkartoj en la paĝo.

Presilo

Vidigas la nomon de la aktuale elektita presilo.

Agordado

Malfermas la dialogon Agordi presilon.

Bonvolu subteni nin!