Etikedoj

Agordu la etikedan tekston kaj elektu la paperan grandon por la etikedo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Choose File - New - Labels - Labels tab.


Teksta etikedo

Enigu la tekston aperontan en la etikedo(j).

Etikeda teksto

Enigu la tekston aperontan en la etikedo. Vi povas ankaŭ enmeti datumbazan kampon.

Adreso

Kreas etikedon kun via resenda adreso. Teksto aktuale en la etikeda teksto estas anstataŭota.

Nota bildsimbolo

Por ŝanĝi vian resendan adreson, elektu je - LibreOffice, kaj klaku al la langeto Datumoj de uzanto.


Datumbazo

Elektu la datumbazon uzotan kiel datumfonton por via etikedo.

Tabelo

Elektu la datumbazan tabelon kiu enhavas la kampo(j)n uzota(j)n en via etikedo.

Datumbaza kampo

Elektu la datumbazan kampon uzotan, kaj alklaku la sagon maldekstre de tiu kadro por enigi la kampon en la kadron Etikeda teksto.

La nomo de la datumbaza kampo estas limigita per krampoj en la kadro Etikeda teksto. Se vi volas, vi povas apartigi datumbazajn kampojn per spacetoj. Premu je Enigi por enigi datumbazan kampon en nova linio.

Formato

Vi povas elekti antaŭdifinitan grandecan formaton por via etikedo aŭ grandecan formaton kiun vi agordas en la langeto Formato.

Daŭra

Presas etikedojn sur kontinua papero.

Folio

Presas etikedojn sur unuopaj folioj.

Marko

Elektu la markon de papero uzota. Ĉiu marko havas sian grandecajn formatojn.

Tipo

Elektu la grandecan formaton uzotan. La disponeblaj formatoj dependas de la marko kiun vi elektis en la listo Marko. Se vi volas uzi propran etikedan formaton, elektu je [Uzanto], kaj klaku al la langeto Formato por agordi la formaton.

Informoj

The paper type, the dimensions of the label and the labels grid are displayed at the bottom of the Format area.

Bonvolu subteni nin!