Teksta Importo

Agordas la importaj agordojn por disigitaj datumoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Choose File - Open - File type, select Text CSV.

Choose Data - Text to Columns (Calc).


Importi

Signaro

Agordas la signaron uzotan en la importota dosiero.

Lingvo

FAgordas kiel importi la numerajn ĉenojn.

Se Lingvo estas agordita al la Apriora (por CSV-importo) aŭ Aŭtomata (por HTML-importo), Tabelilo uzos la malloke agorditan lingvon. Se Lingvo estas agordita a specifa lingvo, uzos tiun lingvon kiam importanta numerojn.

Por importi HTML-dokumenton, la Lingvo elektita povas konflikti kun la malloka HTML-eblo. Uzu 'Anglan (Usono)'-lokaĵaron por numeroj. La malloka HTML-eblo estas aktiva nur kiam la Aŭtomata lingvo estas elektita. Se vi elektas specifan lingvon en la dialogo HTML-importaj agordoj, malatentas la HTML-eblon.

El vico

Agordas la vicon kie komenci importi. La vicoj estas videblaj en la antaŭvida fenestro ĉe la malsupro de la dialogo.

Apartigilaj agordaĵoj

Agordas ĉu viaj datumoj uzas disigilojn aŭ fiksitajn larĝojn kiel disigilojn.

Fiksita larĝo

Apartigas fikslarĝajn datumojn (egala nombro da signoj) en vicojn. Alklaku al la mezurilo en la antaŭvida fenestro por agordi la larĝon.

Apartigita de

Elektu la disigilon uzi en viaj datumoj.

Tabo

Apartigas en vicojn, datumojn disigitajn de taboj.

Punktokomo

Apartigas en kolumnojn, datumojn disigitajn de punktokomoj.

Komo

Apartigas en kolumnojn, datumojn disigitajn de komoj.

Spaceto

Apartigas en kolumnojn, datumojn disigitajn de spacetoj.

Alia

Apartigas datumojn en kolumnojn per la apartigilo kiun vi agordas. Notu: la elektita apartigilo devas ĉeesti en viaj datumoj.

Kunfandi disigilojn

Kombinas sinsekvajn disigilojn kaj forigas vakajn datumajn kampojn.

Stuci spacetojn

Forigas komencajn kaj finajn spacetojn el datumaj kampoj.

Teksta disigilo

Elektu signon por disigi tekstajn datumojn. Vi povas ankaŭ enigi signon en la teksta kampo.

Aliaj agordoj

Agordas aliajn gravajn eblojn.

Formati cititan kampon kiel tekston

Kiam ĉi tiu eblo estas aktiva, kampoj aŭ ĉeloj kies valoroj estas tute en citiloj (la unua kaj lasta signoj de la valoro egalas la tekstan disigilon) importiĝas kiel teksto.

Detekti specialajn numerojn

Kiam ĉi tiu eblo estas aktiva, Tabelilo aŭtomate detektos ĉiujn numerajn formatojn, inkluzive specialajn numerajn formatojn, ekzemple daton, horon kaj sciencan notacion.

La elektita lingvo influas kiel detekti tiajn specialajn numerojn, ĉar diversaj lingvoj kaj regionoj havas diferencajn normojn por tiaj specialaj numeroj.

Kiam ĉi tiu eblo ne estas aktiva, Tabelilo detektos kaj konvertos nur dekumajn numerojn. Ĝi importos la reston, inkluzive de numeroj formatitaj en scienca natacio, kiel tekston Dekuma numera ĉeno povas enhavi ciferojn 0-9, disigilon de miloj, kaj dekuman disigilon. Disigiloj de miloj kaj dekumaj disigiloj povas diversi kun la elektita lingvo kaj regiono.

Preterlasi vakajn ĉelojn

Kiam ĉi tiu eblo estas ŝaltita, Tabelilo konservas la enhavon de ĉeloj kiam oni algluas vakajn. Alie, Tabelilo forigas la enhavon de ekzistantaj ĉeloj.

En Teksto al kolumnoj konvertado, se ĉelenhavo komencas per disigilo kaj ĉi tiu eblo estas malŝaltita, tiam la unua kolumno vakiĝos.

Kampoj

Vidigas kiel viaj datumoj aspektos kiam ĝi estas disigita en kolumnojn.

Tipo de kolumno

Elektu kolumnon en la antaŭvida fenestro kaj elektu la tipon de datumoj apliki je la imporotaj datumoj. Vi povas elekti iun el la jenaj ebloj:

Tipo

Funkcio

Normala

LibreOffice determinas la tipon.

Teksto

Importitaj datumoj estas traktataj kiel teksto.

Dato (TMJ)

Aplikas datan formaton (Tago, Monato, Jaro) al la importitaj datumoj en kolumno.

Dato (MTJ)

Aplikas datan formaton (Monato, Tago, Jaro) al la importitaj datumoj en kolumno.

Dato (JMD)

Aplikas datan formaton (Jaro, Monato, Tago) al la importitaj datumoj en kolumno.

Usona Angla

Numeroj formatitaj en usona angla estas serĉotaj kaj inkluzivotaj senrigarde de la sistema lingvo. Numera formato ne estas aplikota. Se mankas usonanglaj elementoj, la Normala formato estas aplikota.

Kaŝi

Ne importas la datumojn en la kolumno.


Se vi elektis iun el la formatoj (TMJ), (MTJ), aŭ (JMT) kaj vi enigas numerojn sen dataj disigiloj, la numeroj estas interpretotaj jene:

Nombro da signoj

Data formato

6

Po du signoj por tago, monato kaj jaro en la elektita ordo.

8

Po kvar signoj por la jaro, kaj po du signoj por tago kaj monato en la elektita ordo.

5 aŭ 7

Kiel por 6 aŭ 8 signoj, sed la unua parto de la ĉeno havas unu signon malpli. Tiu kaŝos Tio kaŝos la komencan nulon por la monato kaj tago.


Konsileta bildsimbolo

Se vi volas inkludi la antaŭan nulon en la datumoj importotaj, ekzemple en telefonaj numeroj, apliku la "Tekstan"-formaton al la kolumno.


Aspekto

Vidigas kiel la importita teksto aspektos kiam ĝi estas disigita en kolumnojn. Por apliki formaton al kolumno kiam importata, alklaku kolumnon kaj elektu je Kolumna tipo. Kiam vi elektas je Kolumna tipo, la kolumnaj titoloj aperas en la aplikita formato.

Se vi volas uzi fiksan larĝon por disigi la importotajn datumojn en kolumnojn, alklaku en la mezurilo por agordi la larĝolimojn.

Navigi sen muso

Por informo, rigardu je Informo pri importaj kaj eksportaj filtriloj.

Bonvolu subteni nin!