Grafikaj eksportaj agordaĵoj

Agordas grafikajn eksportajn agordojn.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Dosiero - Eksporti, elektu tipon de grafika dosiero. La dialogo malfermiĝas kiam vi alklakas je Konservi.


Kiam oni eksportas grafikajn elementojn al dosiero, oni povas elekti la dosiertipon. Por plejmultaj subtenataj dosiertipoj malfermiĝas dialogo kie oni povas agordi eksportajn agordojn.

La jenaj dosiertipoj ne vidigas agordan dialogon: RAS, SVG, TIFF, XPM.

La aliaj dosiertipoj vidigas agordan dialogon kie vi povas agordi la larĝon kaj alton de la eksportota amplekso.

Depende de la dosiertipo, vi povas agordi pluajn eblojn. Premu je Shift + F1 kaj svebu super la regilo por vidi etenditan helpan tekston.

Larĝo

Agordas la larĝon.

Alto

Agordas la alton.

Distingivo

Enigu la bildan distingivon. Elektu la mezurajn unuojn el la listo.

Pliaj agordoj

Por JPEG-dosieroj vi povas agordi la kolorprofundon kaj la kvaliton

Por BMP-dosieroj vi povas agordi la densigon kaj la RLE-kodadon.

Por PBM, PGM, kaj PPM-dosieroj vi povas agordi la kodadon.

Por PNG-dosieroj vi povas agordi la densigon kaj la alternlinian reĝimon.

Por GIF-dosieroj vi povas agordi la travideblecon kaj la alternlinian reĝimon.

Por EPS-dosieroj vi povas agordi la antaÅ­vidon, la koloran formaton, la densigon, kaj la version.

See Importi kaj eksporti filtrilan informon por plua informo pri filtriloj.

Bonvolu subteni nin!