XML-dosieraj formatoj

Apriore, LibreOffice ŝargas kaj konservas dosierojn en la OpenDocument-formato.

Nota bildsimbolo

La OpenDocument-formato (ODF) estas normigita dosiera formato uzata de multaj programaroj. Plua informo troviĝas ĉe la retejo de Wikipedia: wikipedia.org/wiki/OpenDocument.


OpenDocument-formataj nomoj

LibreOffice uzas la jenajn dosierajn formatojn:

Dokumenta formato

Dosiersufikso

ODF-teksto

*.odt

ODF-teksta ŝablono

*.ott

ODF-ĉefa dokumento

*.odm

ODF-ĉefa dokumenta ŝablono

*.otm

HTML-a dokumento

*.html

Ŝablono de HTML-a dokumento

*.oth

ODF-kalkultabelo

*.ods

ODF-kalkultabela ŝablono

*.ots

ODF-desegnaĵo

*.odg

ODF-desegnaĵa ŝablono

*.otg

ODF-prezentaĵo

*.odp

ODF-prezentaĵa ŝablono

*.otp

ODF-formulo

*.odf

ODF-datumbazo

*.odb

Aldonaĵo de LibreOffice

*.oxt


Nota bildsimbolo

La HTML-formato ne estas formato de OpenDocument.


ODF-diagramo estas la nomo de la dosiera formato por memstaraj diagramoj. Ĉi tiu formato, kun la sufikso *.odc ne estas aktuale uzata.

Evoluado de la formato OpenDocument

La formato OpenDocument evoluas laŭ tempo.

ODF-versio

Dato de aprobo normon age de OASIS

Unua subtenanta versio de la programaro

ODF 1.0

2005-05-01

OpenOffice.org 1.1.5 aŭ StarOffice 7

ODF 1.1

2007-02-02

OpenOffice.org 2.2 aŭ StarOffice 8 Ĝisdatigo 4

ODF 1.2

2011-09-30

OpenOffice.org 3, StarOffice 9, Oracle Open Office

ODF 1.2 Etendita (kongrua reĝimo)

LibreOffice 3.5

ODF 1.2 etendita

OpenOffice.org 3.2 aŭ StarOffice 9.2

ODF 1.3

TBD

LibreOffice 7.0

ODF 1.3 etendita

LibreOffice 7.0


En aktualaj versioj, vi povas elekti konservi viajn dokumentojn per ODF 1.2 aŭ ODF 1.0/1.1 (por retrokongruo). Elektu je - Ŝargi/konservi - Ĝenerala kaj elektu la ODF-formatan version.

Konsileta bildsimbolo

Se vi volas agordi alian dosieran formaton la apriora, elektu je - Ŝargi/konservi - Ĝenerala por serĉi alternativajn dosierajn formatojn por ĉiu dokumenta tipo de LibreOffice.


XML-dosiera strukturo

Dokumentoj en OpenDocument-dosiera formato konserviĝas kiel zip-arĥivoj kiuj enhavas XML-dosierojn. Por vidigi tiujn dosierojn, vi povas malfermi la OpenDocument-dosieron per maldensiga programo. La jenajn dosierojn kaj dosierujojn enhavas la OpenDocument-dosieroj.

  1. La teksta enhavo de la dokumento troviĝas en content.xml.

    Apriore, content.xml konserviĝas sen formataj elementoj kiel krommarĝenoj kaj linisaltoj, por minimumigi la tempon por konservi kaj malfermi la dokumenton. Eblas enŝalti la uzon de krommarĝenoj kaj linisaltoj en la Altnivela agordaro, agordante la atributon /org.openoffice.Office.Common/Save/Document PrettyPrinting al vera.

  2. La dosiero meta.xml enhavas la metainformon de la dokumento, kiun vi povas enigi sub Dosiero - Atributoj.

    Se vi konservas dokumenton kun pasvorto, meta.xml ne ĉifriĝos.

  3. La dosiero settings.xml enhavas pluan informon pri la agordoj por ĉi tiu dokumento.

  4. En styles.xml, troviĝas la stiloj aplikitaj al la dokumento, kiuj estas videblaj en la fenestro Stiloj.

  5. La dosiero meta-inf/manifest.xml priskribas la strukturon de la XML-dosiero.

La densigita dosiera formato povas enhavi pluajn dosierojn kaj dosierujojn.

Difino de la XML-formatoj

La skemo por la OpenDocument-formatoj troviĝas en la retejo de www.oasis-open.org

Bonvolu subteni nin!