Pri importaj kaj eksportaj filtriloj

En LibreOffice, aldone al ĝiaj propraj XML-formatoj, vi povas malfermi kaj konservi multajn fremdajn XML-formatojn.

Eble okazos, ke vi devos elekti la dosieran tipon en la dialogo Malfermi. Ekzemple, se vi havas datumbazan tabelon en teksta formato, kiun vi volas malfermi kiel datumbazan tabelon, vi devas agordi la dosieran tipon "CSV-teksto" post elektinte la dosieron.

BASIC Macros in Microsoft Office Documents

En - Ŝargi/Konservi - VBA-atributoj vi povas agordi la VBA-makroajn kodojn en dokumentoj de MS Office. VBA-makrooj ne povas ruli en LibreOffice; oni devas konverti kaj adapti ilin. Ofte oni volas uzi je LibreOffice por nur ŝanĝi la videblan enhavon de dokumento kaj ree konservi ĝin en MS-formato sen ŝanĝi la enhavatajn makroojn. Vi povas agordi la konduton de LibreOffice laŭ desiro: aŭ la VBA-makroojn konservi en komenta formo kiel subprogramo de LibreOffice kaj kiam vi konservas la dokumenton en MS-formato la makrooj estas ĝuste skribitaj, aŭ vi povas elekti forigi la MS Office-makroojn dum ŝargado. Tiu lasta eblo protektas kontraŭ virusoj en la MS Office-dokumentoj.

Notoj pri eksteraj formatoj kaj tipoj de dosieroj

Eĉ se ili ne estas instalitaj, iuj filtriloj estas elekteblaj en la dialogoj Malfermi kaj Konservi. Se vi elektas tian filtrilon, mesaĝo aperos dirante ke vi povas ankoraŭ instali la filtrilon se vi bezonas.

Konsileta bildsimbolo

La filtrilo Teksto ĉifrita helpas al vi malfermi kaj konservi tekstajn dokumentojn kun alispeca ĉifrado. La filtrilo malfermas dialogon kiu ebligas al vi elekti signaron, apriorajn tiparojn, lingvon kaj alinean salton.


Importi kaj eksporti en HTML-formato

Ĉe LibreOffice-Verkilo, vi povas enmeti paĝopiedojn kaj finnotojn en vian HTML-dokumento. Ili eksportiĝas kiel meta-etikedoj. La signoj de la paĝopiedo aŭ finnoto eksportiĝas kiel hiperligiloj.

Komentoj estas utilaj por enmeti nekonatajn signojn en HTML-dokumento. Ĉiu noto, kiu komenciĝas per "HTML:..." kaj finiĝas per ">", traktiĝas kiel HTML-kodo, sed eksportiĝas sen tiaj indikoj. Eblas enmeti plurajn etikedojn ĉirkaŭ teksto post "HTML:..." Ĉapelitaj literoj konvertiĝas en ANSI-signojn. Komentoj kreiĝas dum importado (ekzemple, por meta-etikedoj kiuj ne havas spacon en la dosieraj atributoj aŭ nekonatajn etikedojn).

La HTML-importo de LibreOffice-Verkilo povas legi dosierojn kiuj havas UTF-8 aŭ UCS2 signokodojn. Ĉiuj signoj enhavataj en la ANSI-signaro aŭ en la sistema signaro estas vidigeblaj.

Dum eksportado al HTML, uziĝas la signaro elektita en - Ŝargi/konservi - HTML-kongruo. Signoj tie ne prezentitaj skribiĝas en substitua formo, kiu vidiĝas ĝuste per modernaj TTT-legiloj. Eksportante tiajn signojn, vi ricevas taŭgan averton.

Se, en - Ŝargi/konservi - HTML-kongruo, vi elektas eksportan eblon Mozilla Firefox, aŭ LibreOffice-Verkilo, dum eksportado ĉiuj gravaj tiparaj atributoj eksportiĝas kiel rektaj atributoj (ekzemple, teksta koloro, tipara grando, grasa, kursiva, ktp) en CSS1-stiloj. (CSS signifas Cascading Style Sheets (laŭtemaj stilfolioj)). Importado ankaŭ okazas laŭ tiu normo.

La atributo "tiparo" rilatas al Mozilla Firefox; tio estas, antaŭ la tipara grando vi povas agordi malneprajn valorojn por "font-style" (italic, none), "font-variant" (normal, small-caps) kaj "font-weight" (normal, bold).

Se la eksporta eblo estas atribuita al LibreOffice-Verkilo, la grandoj de la rega kampo kaj iliaj internaj marĝenoj eksportiĝas kiel stiloj (presilaj formatoj). CSS1 grandoj baziĝas sur valoroj de "width" (larĝo) and "height" (alto). La atributo "Margin" (marĝeno) uziĝas por agordi egalajn marĝenojn ĉiuflanke en la paĝo. Por agordi malsamajn marĝenojn, uzeblas la atributoj "Margin-Left", "Margin-Right", "Margin-Top" kaj "Margin-Bottom".

La distancoj de grafikaĵoj kaj kromprogramoj al la enhavo estas agordeblaj aparte por eksporto al LibreOffice-Verkilo. Se la supra/malsupra aŭ dekstra/maldekstra marĝenoj estas agorditaj malsame, la distancoj eksportiĝas en "STYLE"-atributo por la rilata etikedo kiel atributo CSS1-grando "Margin-Top", "Margin-Bottom", "Margin-Left" kaj "Margin-Right".

Kadroj estas subtenataj per la uzado CSS1-kromprogramojn por absolute lokigi objektojn. Tio rilatas nur al la eksportaj ebloj Mozilla Firefox, kaj LibreOffice Verkilo. Eblas ĝisrandigi la kadrojn kiel grafikaĵojn, kaj flosantajn kadrojn, sed signoligitaj kadroj ne eblas.

Kadroj eksportiĝas kiel "<SPAN>" aŭ "<DIV>"-etikedoj se ili ne enhavas kolumnojn. Se ili enhavas kolumnojn, tiam ili eksportiĝas kiel "<MULTICOL>".

La mezurunuo agordita en LibreOffice estas uzata por HTML-eksporti CSS1-atributojn. Eblas agordi la unuon aparte por teksto kaj HTML-dokumentoj sub - LibreOffice-Verkilo - Ĝenerala - LibreOffice-Verkilo/TTT - Vido. La nombro da eksportataj dekumaj lokoj dependas de la unuo.

Mezurunito

Mezurunua nomo en CSS1

Maksimuma nombro da dekumaj lokoj

Milimetro

mm

2

Centimetro

cm

2

Colo

colo

2

Cicero

pc

2

Punkto

pt

1


La retpaĝa filtrilo de LibreOffice subtenas specifajn kapablojn de CSS2. Tamen, por uzi ĝin, necesas aktivigi presaranĝan eksporton en - Ŝargi/konservi - HTML kongruo. Tiam, en HTML-dokumentoj, krom la HTML-paĝa stilo, vi povas uzi la stilojn "Unua paĝo", "Maldekstra paĝo", kaj "Dekstra paĝo". Ĉi tiuj stiloj ebligas al vi agordi diversajn paĝajn grandojn kaj marĝenojn por la unua paĝo kaj por dekstraj kaj maldekstraj paĝoj en presado.

Importi kaj eksporti numeradon

Se, en - Ŝargi/konservi - HTML-kongruo, la eksporta eblo "LibreOffice Writer" estas elektita, la krommarĝenoj de numerado eksportiĝas kiel la CSS1-atributo "margin-left" en la atributo STYLE de la etikedoj <OL> kaj <UL>. La atributo indikas la diferencon rilate al la krommarĝeno de la sekva plialta nivelo.

Maldekstra alinea krommarĝeno en numerado estas indikita kiel la CSS1-atributo "margin-left". Unualiniaj krommarĝenoj estas malatentataj kaj ne eksportiĝas.

Importi kaj eksporti kalkultabelajn dosierojn.

LibreOffice importas kaj eksportas referencojn al forigitaj sekcioj, ekzemple referita kolumno. Eblas vidi la tutan formulon dum la eksporta procedo kaj la forigita referenco enhavas indikon (#REF!) al la referenco. Rilata #REF! kreiĝos por la referenco dum la importado.

Importi kaj eksporti grafikajn dosierojn.

Kiel pri HTML-dokumentoj, vi povas elekti uzi filtrilon kun, aŭ sen, la elemento (LibreOffice-Prezentilo) en la nomo, por malfermi $[officename-grafikan dosieron. Se sen, la dosiero malfermiĝas kiel dosiero de LibreOffice-Desegnilo. Alie, la dosiero konservita de malnova programversio nun malfermiĝas en LibreOffice-Prezentilo.

Kiam vi importas EPS-dosieron, la aspekto de la grafikaĵo vidiĝas en la dokumento. Se la aspekto ne haveblas, tiam vidiĝas en la dokumento, lokokupilo rilata al la grando de la grafiko. Sub Unix kaj Microsoft Windows vi povas presi la importitan dosieron per PostScript-presilo. Kiam eksportante EPS-grafikaĵon, ĝi kreas antaŭvidon kiu havas la formaton TIFF aŭ EPSI. Se EPS-grafikaĵo kun alia grafikaĵo eksportiĝas en la formato EPS, tiam tiu dosiero enkorpiĝas senŝanĝita en la nova dosiero.

Plurpaĝaj TIFF-dosieroj eblas kiam vi importas aŭ eksportas grafikaĵojn en TIFF-formato. La grafikaĵoj eniras kiel aro de unuopaj bildoj en unu dosiero, ekzemple, la unuopaj paĝoj de fakso.

Eblas aliri iujn agordojn de LibreOffice-Desegnilo and LibreOffice-Prezentilo per Dosiero - Eksporti. Vidu je Grafikaĵaj eksportaj agordoj por plua informo.

PostScript

Por eksporti dokumenton aŭ grafikaĵon en la formato PostScript:

  1. Se vi ankoraŭ ne faris tion, instalu PostScript-presilan pelilon, ekzemple la pelilon Apple LaserWriter.

  2. Presu la dokumenton per la menua komando Dosiero - Presi.

  3. Elektu la PostScript-presilon en la dialogo kaj marku la eblon Presi al dosiero. Kreiĝos PostScript-dosiero.

Bonvolu subteni nin!