Kuntekstaj menuoj

Eltondi

Eltondas la elektitan objekton kaj konservas ĝin en la tondujon. Oni povas reenmeti la objekton el la tondujo per Alglui.

Alglui

Enmetas la elementon, kiun vi movis al la tondujo, en la dokumenton. Ĉi tiu komando estas vokebla nur se la enhavo de la tondujo estas enmetebla ĉe la aktuala kursora pozicio.

Enmeti

Inserts the selected object into the current document.

Insert as Background

Enmetas la elektitan bildon kiel fonan grafikaĵon. Uzu la submenuajn komandojn PaĝoAlineo por agordi ĉu la grafikaĵo kovru la tutan paĝon aŭ nur la aktualan alineon.

Kopii

Kopias la elektitan elementon al la tondujo.

Forigi

Forigas la aktualan elektaĵon. Se pluraj objektoj estas elektitaj, ĉiuj estos forigitaj. Plejofte konfirma demando aperos antaŭ ol foriĝos la objektoj.

Depende de la kuntekso, aŭ la objekto estas forigita, aŭ la objekta vidigo estas forigita.

Se vi elektas Forigi en la Galerio, la enigo foriĝos el la Galerio, sed la dosiero mem restos netuŝita.

Malfermi

Uzu la komandon Malfermi por malfermi la elektitan objekton en nova tasko.

Renomi

Ebligas alinomi elektitan objekton. Elektinte Alinomi, la nomo elektiĝas, kaj vi povas rekte enigi novan. Uzu la sagajn klavojn por loki la kursoron ĉe la komenco aŭ fino de la nomo por forigi aŭ aldoni al parto de la nomo, aŭ por reloki la kursoron.

Ĝisdatigi

Ĝisdatigas la vidon en la fenestro aŭ en la elektita objekto.

Aspekto

La elektita elemento vidiĝas en la Galerio je la maksimuma grando. Duoble alklaku la antaŭrigardon por ŝalti al la normala Galerio-vido.

Krei ligilon

Eblas aktivigi ĉi tiun komandon se objekto estas elektita. Ligilo nomita "Ligi al xxx" (xxx prezentas la nomon de la objekto) kreiĝos en la sama dosierujo kiel tiu de la elektita objekto.

Bonvolu subteni nin!