Glosaro pri Interretaj Terminoj

Se vi estas novulo en la Interreto, vi alfrontos nekonatajn terminojn: foliumilo, legosigno, retpoŝto, hejmpaĝo, serĉilo, kaj multaj aliaj. Por plifaciligi viajn unuajn paŝojn, ĉi tiu glosaro klarigas iujn gravajn terminojn kiujn vi eble rimarkos en la Interreto, intrareto, retpoŝto kaj novaĵoj.

BildoMapo

ImageMap estas referencdistinga grafikaĵo aŭ kadro. Vi povas alklaki sur difinitaj zonoj de la grafikaĵo aŭ kadro por iri al celata (URL), kiu estas ligita al la zono. La referencaj zonoj, kun la ligitaj URL-oj kaj rilata teksto vidigata kiam la musmontrilo ŝvebas super tiuj zonoj, estas agorditaj en la ImageMap Editor.

Ekzistas du tipoj de BildoMapoj. Klientflanka bildomapo kalkuliĝas en la klienta komputilo, kiu ŝargis la grafikaĵon el la Interreto, dum servilflanka bildomapo kalkuliĝas en la servila komputilo, kiu provizas la HTML-paĝon en la Interreto. En servila kalkulado, alklaki bildomapon sendas la relativajn koordinatojn de la kursoro en la bildo al la servilo, kaj speciala servila programo respondas. En klientflanka kalkulado, alklaki difinitan retkaptejon de la bildomapo aktivigas la URL-on, kvazaŭ ĝi estus normala teksta ligilo. La URL aperas sub la musmontrilo kiam ĝi pasas trans la bildomapo.

Ĉar bildomapoj estas konserveblaj diversmaniere, ili estas konserveblaj en diversaj formatoj.

Bildomapaj formatoj

BildoMapoj estas duspecaj: tiuj analizataj de la servilo (t.e. via interreta provizanto) kaj tiuj analizataj de la TTT-legilo de la komputilo de la leganto.

CMIS

La normo por enhavmastrumaj kunfunkcipovaj servoj (Content Management Interoperability Services - CMIS) difinas retregionan modelon kaj retajn servojn kaj Restful Atompub-bindaĵojn kiuj ebligos interfunkciadon de entreprenaj enhavmastrumaj (Enterprise Content Management - ECM) sistemoj. CMIS uzas retajn servojn kaj Web 2.0-interfacojn por ebligi kunhavadon de riĉa informo per interretaj protokoloj en vendistoneŭtralaj formatoj, inter dokumentaj sistemoj, publikantoj kaj deponejoj, en iu entrepreno kaj inter kompanioj.

EPUB

EPUB estas normo por bitlibroj kun la sufikso .epub. Ili estas elŝuteblaj kaj legeblaj per ilo, ekzemple poŝtelefono, tabulkomputilo, komputilo, aŭ bitlibrolegilo.

EPUB estas teknika normo publikigita de la Publishing group of W3C. EPUB estas populara formato ĉar ĝi estas libera kaj bazita sur HTML.

Oni liveras bitlibron kiel unuopan dosieron, kiu estas neĉifrita, densigita arkivo enhavanta retejon. Ĝi inkludas HTML-dosierojn, bildojn, CSS-stilfoliojn, kaj aliajn aferojn, ekzemple metadatumojn, plurmediajn dosierojn kaj interagadon.

Etikedoj

HTML-paĝoj enhavas strukturajn kaj formatajn komandojn nomitajn etikedoj. Etikedoj estas kodvortoj ĉirkaŭitaj de angulkrampoj en la dokumentpriskriba lingvo HTML. Multaj etikedoj enhavas tekston aŭ hiperligilan referencon inter la komenca kaj fina angulkrampoj. Ekzemple, titolo estas markebla per la etikedoj <h1> komence kaj </h1> ĉe la fino de la titolo. Iuj etikedoj aperas nur sole, ekzemple <br> por linisalto aŭ <img ...> por ligi grafikaĵon.

FTP

FTP (File Transfer Protocol - dosiertransiga protokolo) estas normo pri la movado de dosieroj tra la Interreto. FTP-servilo estas programo en komputilo konektita al la Interreto, kiu konservas dosierojn transigotajn per FTP. Dum FTP respondecas pri transigado kaj elŝutado de dosieroj, HTTP (HiperTeksta Transiga Protokolo) provizas la konektan agordon kaj datumtransigon inter TTT-serviloj kaj klientoj.

HTML

HTML (HiperTeksta MarkoLingvo) estas dokumenta kodlingvo, uzata kiel la dosiera formato por TTT-dokumentoj. Ĝi estas bazita sur SGML kaj kunigas tekstojn, grafikaĵojn, videojn kaj sondosierojn.

Se vi volas rekte tajpi HTML-komandojn, ekzemple kiam farante ekzercojn el iu el la multaj disponeblaj HTML-libroj, memoru ke HTML-paĝoj estas puraj tekstaj dosieroj. Konservu vian dokumenton sub la dokumenta tipo Text kaj nomu ĝin per la sufikso .HTML. Certigu ke mankas ĉ kaj aliaj literoj kun kromsignoj. Se vi volas remalfermi ĉi tiun dosieron en LibreOffice kaj redakti la HTML-kodojn, necesas ŝargi ĝin kun la dosiertipo Text kaj ne kun la tipo Retpaĝo.

Troviĝas pluraj referencoj en la Interreto provizantaj enkondukon al la lingvo HTML.

HTTP

La HiperTeksta Transiga Protokolo estas registro de transigo de TTT-dokumentoj inter TTT-serviloj (gastigaj) kaj foliumiloj (klientaj).

Hiperligilo

Hiperligiloj estas krucreferencoj, emfazataj en teksto per diversaj koloroj, kaj aktivigeblaj per musklako. Per hiperligiloj, legantoj povas salti al specifa informo en dokumento kaj ankaŭ al rilata informo en aliaj dokumentoj.

En LibreOffice vi povas atribui hiperligilojn al teksto, kaj al grafikaĵoj kaj kadroj (vidu la bildsimbolon Hiperliga dialogo, en la normala ilobreto).

Kadroj

Kadroj utilas por fasoni HTML-paĝojn. LibreOffice uzas glitajn kadrojn en kiuj oni povas meti objektojn, ekzemple grafikaĵojn, videojn kaj sondosierojn. La kunteksta menuo de kadro havas pluajn eblojn por restaŭri aŭ redakti kadran enhavon. Iuj komandoj listiĝas en Redakti - Objekto kiam oni elektas la kadron.

Klientflanka BildoMapo

La zonon de la bildo aŭ kadro kie leganto povas alklaki indikas la aspekto de la ligita URL kiam la musmontrilo pasas sur la zono. La BildoMapo estas konservebla en tavolo sub la bildo kaj enhavas informon pri la referencitaj zonoj. La sola malavantago de klientflankaj bildomapoj estas ke plimalnovaj TTT-legiloj ne povas legi ilin; tiu malavantaĝo solviĝos eventuale.

Kiam vi konservas je la ImageMap, elektu la tipon de dosiero SIP - StarView ImageMap. Tio rekte konservas je la ImageMap en formato kiujn vi povas apliki al ĉiu aktiva bildo aŭ kadro en via dokumento. Se vi volas nur uzi je la ImageMap en la aktuala bildo aŭ kadro, vi ne devas konservi ĝin en ajna speciala formato. Agordinte la zonojn, simple alklaku al Apliki. Nenion pli. ImageMap konservita ĉe la kliento en formato HTML rekte enmetiĝas en la paĝon en HTML-kodo.

Prokurilo

Prokurilo estas reta komputilo aganta kiel speco de poŝo por datuma transigo. Kiam oni aliras la Interreton el kompania reto kaj petas retpaĝon kiu estas jam legita de kolego, la prokurilo povas vidigi la paĝon pli rapide, ĉar ĝi ankoraŭ estas en la memoro. Necesas kontroli ke la bezonata paĝo estas la aktuala versio. Se jes, ne necesas elŝuti la paĝon (malpli rapide) el la Interreto, sed pli rapide rekte el la prokurilo.

SGML

SGML estas mallongigo de "Standard Generalized Markup Language" (Norma Ĝenerala MarkoLingvo). SGML estas bazita sur la ideo ke dokumentoj havas strukturajn kaj aliajn semantikajn elementojn kiuj estas priskribeblaj sen referi al kiel tiuj elementoj vidiĝu. La vidigo eble diversos, depende de la eliga medio kaj stilaj preferoj. En strukturitaj tekstoj, SGML ne nur difinas strukturojn (en la DTD, la DokumentoTipa Difino) sed ankaŭ certigas ke ili estas konsekvence uzataj.

HTML estas speciala aplikaĵo de SGML. Tio signifas ke plejmultaj TTT-legiloj subtenas nur limigitan amplekson de SGML-normoj kaj ke preskaŭ ĉiuj SGML-kongruaj sistemoj povas produkti allogajn HTML-paĝojn.

Servilflankaj bildomapoj

Servilflanka bildomapo aspektas por la leganto kiel bildo aŭ kadro en la paĝo. Alklaku ĉe la bildomapo per la muso, kaj la koordinatoj de la relativa pozicio sendiĝas al la servilo. Per aparta programo, la servilo kalkulas la sekvan paŝon farotan. Ekzistas pluraj nekongruaj metodoj por agordi tiun proceson, la du plej oftaj estas:

LibreOffice kreas bildomapojn por ambaŭ metodoj. Elektu la formaton el la listo Dosiertipo en la dialogo Konservi kiel en la BildoMapa Redaktilo. Apartaj mapaj dosieroj kreiĝas, kiujn vi devas transigi al la servilo. Necesas peti al via provizanto aŭ reta administranto kiaj tipoj de bildomapoj estas subtenataj de la servilo kaj kiel aliri la kalkulan programon.

Serĉiloj

Serĉilo estas servo en la Interreto bazita sur programo uzata esplori vastan kvanton da informo uzante ŝlosilajn vortojn.

URL

La Uniform Resource Locator (URL) (norma disponaĵa adreso) montras la adreson de dokumento aŭ servilo en la Interreto. La ĝenerala strukturo de URL diversas laŭ la tipo kaj ĝenerale havas la formon Servo://Gastiganto:Pordo/Vojo/Paĝo#Marko, kvankam ĉiuj elementoj ne estas ĉiam bezonataj. URL povas esti FTP-adreso, TTT (HTTP)-adreso, adreso de dosiero aŭ retpoŝta adreso.

WebDAV

Mallongigo de Web-based Distributed Authoring and Versioning (retbazita disa aŭtorado kaj versikontrolo), normo de la IETF de platformsendependaj etendoj al HTTP, kiuj ebligas al uzantoj kunlabore redakti kaj mastrumi dosierojn en foraj retaj serviloj. WebDAV havas XML-atributojn pri metadatumoj, ŝlosadon - kiu malebligas aŭtorojn anstataŭigi alies ŝanĝojn - manipuli nomspacojn kaj mastrumi forajn dosierojn. WebDAV foje nomiĝas DAV.

Ĝavo

La programlingvo Ĝavo estas platformsendependa programlingvo kiu estas tre taŭga por uzado en la Interreto. Retpaĝoj kaj aplikaĵoj programitaj per Ĝavo-klasaj dosieroj estas uzeblaj ĉe ĉiuj modernaj mastrumaj sistemoj. Oni ĝenerale programas en Ĝavo per la Ĝava evoluiga medio kaj kompilas ilin al "bajtkodo".

Bonvolu subteni nin!