Ofte uzataj butonoj

Rezigni

Klaki al Rezigni fermas dialogon sen konservi faritajn ŝanĝojn.

Fini

Aplikas ĉiujn ŝanĝojn kaj fermas la asistanton.

Ilobretoj

Aklakante la sagon apud bildsimboloj vi malfermas ilobreton. Por movi ilobreton, ŝovu la titolan breton. Kiam vi malpremas la musbutonon, la ilobreto restas ĉe la nova pozicio. Ŝovu la titolan breton al alia pozicio, aŭ ŝovu ĝin al eĝo de la fenestro, kie la ilobreto endokiĝos. Fermu la ilobreton alklakante la bildsimbolon Fermi fenestron. Videbligi la ilobreton elektante je Vido - Ilobretoj - (nomo de ilobreto).

Numeradilo

  1. En formularaj regiloj, numeradilo estas atributo de numera kampo, valuta kampo, data kampo, aŭ hora kampo. Se la atributo "Numeradilo" estas aktiva, la kampo vidigas paron da simboloj kun sagoj en kontraŭaj direktoj, aŭ vertikale aŭ horizontale.

  2. En la BASIC-IDE, numeradilo estas la nomo uzata por la numera kampo kun la du sagaj simboloj.

Vi povas tajpi numeran valoron en la kampo apud la numeradilo, aŭ elektu la valoron per la simbolo Supren-sagoMalsupren-sago sur la numeradilo. Ĉe la klavaro, vi povas premi la klavojn Supren-sago kaj Malsupren-sago por pliigi aŭ malpliigi la valoron. Vi povas premi la klavojn Paĝo supren kaj Paĝo malsupren por agordi la maksimuman kaj minimuman valoron.

Se la kampo apud la numeradilo difinas numeran valoron, vi povas ankaŭ agordi mezuran unuon, ekzemple, 1 cm aŭ 5 mm, 12 pt aŭ 2".

Konverti

Se vi alklakas antaŭen tra la dialogo, ĉi tiu butono nomiĝas Sekva. En la lasta paĝo la butono havas la nomon Konverti. Alklaku tiun butonon por startigi la konverton.

Kunteksta menuo

Por aktivigi la kuntekstan menuon de objekto, alklaku la objekton per la musbutono por elekti ĝin, kaj tiam, . Eblas voki iujn kuntekstajn menuojn, eĉ se la objekto ne estas elektita. Kuntekstaj menuoj troviĝas preskaŭ ĉie en LibreOffice.

Forigi

Forigas la elektitan elementon aŭ elementojn post konfirmo.

Forigi

Forigas la elektitan elementon aŭ elementojn sen konfirmo.

Mezurunuoj

Vi povas enigi valorojn en la enigaj kampoj en diversaj mezurunuoj. La apriora unuo estas coloj. Tamen, se vi volas spacon precize 1 cm, tiam tajpu je "1cm". Aliaj unuoj disponeblas laŭ la kunteksto, ekzemple, 12 pt por spaco. Se la valoro de la nova unuo estas absurda, la programo uzos aprioran maksimuman aŭ minimuman valoron.

Fermi

Fermas la dialogon kaj konservas ĉiujn ŝanĝojn.

Fermi

Malfermas la dialogon.

Apliki

Aplikas la ŝanĝitajn aŭ elektitajn valorojn sen fermi la dialogon.

Ĉi tiu eblo aperas nur por Alinea stilo, Kadra stilo, kaj Paĝa stilo.

Ĉi tiu eblo aperas nur por Alinea stilo kaj Signa stilo.

Ŝrumpigi / Pligrandigi

Alklaku la bildsimbolon Ŝrumpi por malgradigi la dialogon al la grando de la eniga kampo. Tiel estas pli facile marki la bezonatan referencon en la folio. La bildsimboloj tiam konvertiĝas al la bildsimbolo Maksimumigi. Alklaku ĝin por restaŭri la dialogon al ĝia origina grando.

La dialogo aŭtomate minimumiĝas kiam vi alklakas en la folio per la muso. Kiam vi malpremas la musbutonon, la dialogo restaŭriĝas kaj la referenca amplekso, difinita per la muso, emfaziĝas en la dokumento per blua kadro.

bildsimbolo

Ŝrumpi

bildsimbolo

Maksimumigi

Antaŭvidi kampon

Vidigas antaŭvidon de la aktuala elektaĵo.

Antaŭrigardi

Vidigas antaŭvidon de la aktuala elektaĵo.

Next

Alklaku la butonon Sekva, kaj la asistanto uzos la aktualajn dialogajn agordojn kaj iros al la sekva paŝo. Se vi estas ĉe la lasta paŝo, ĉi tiu butono iĝos Krei.

Dialogaj butonoj

Reagordi

Restaŭras ŝanĝitajn valorojn al la antaŭaj langetaj valoroj.

Rezigni

Fermas la dialogon kaj forigas ĉiujn ŝanĝojn.

Akcepti

Konservas ĉiujn ŝanĝojn kaj fermas la dialogon.

Aliagordi

Agordas ŝanĝoj faritajn al la aktuala langeto al tiuj, kiuj efikis kiam ĉi tiu dialogo estis malfermita.

Reagordi

Agordas ŝanĝoj faritajn al la aktuala langeto al tiuj, kiuj efikis kiam ĉi tiu dialogo estis malfermita. Konfirma demando ne aperos kiam vi fermos la dialogon.

Normala

Agordas la valorojn videblajn en la dialogo al la aprioraj valoroj je instalo..

warning

Konfirmo ne aperas antaŭ ol restaŭriĝos la aprioraj valoroj.


Reen

Vidigu la elektaĵojn en la dialogo faritajn en la antaŭa paŝo. La aktualaj agordoj restos senŝanĝaj. Eblas aktivigi ĉi tiun butonon nur de paĝo du kaj poste.

Agordoj

Alklaku la etikedon Ebloj por etendi la dialogon por vidigi pluajn eblojn. Alklaku ree por restaŭri la dialogon.

Rigardu ankaŭ la jenajn funkciojn:

La serĉo subtenas ĵokerojn aŭ regulajn esprimojn. Enŝaltinte regulajn esprimojn, vi povas enigi je "ĉio.*", ekzemple por serĉi la unuan lokon de "ĉio" sekvata de ajnaj signoj. Se vi volas serĉi tekston, kiu estas ankaŭ regula esprimo, vi devas aŭ antaŭigi ĉiun signon per "\", aŭ enfermi la tekston en \Q...\E. Vi povas malŝalti la aŭtomatan kalkuladon de ĵokeroj aŭ regulaj esprimoj en - LibreOffice-Tabelilo - Kalkuli.

warning

Kiam vi uzas funkciojn kie unu aŭ pliaj argumentoj estas serĉaj kriterioj kiuj prezentas regulan esprimon, la unua provo estas konverti la kriterion al numeroj. Ekzemple, ".0" konvertiĝos al 0.0 kaj tiel plu. Se sukcesas, la kongruo ne estos regulesprima kongruo sed numera kongruo. Tamen, ŝalti al lokaĵaro kie la dekuma apartigilo ne estas punkto, funkciigas la regulespriman konverton. Por devigi kalkuli regulan esprimon anstataŭ numeran esprimon, uzu esprimon kiu ne estas mislegebla kiel numera, ekzemple ".[0]" aŭ ".\0" aŭ "(?i).0".


Se okazas eraro, la funkcio liveras logikan aŭ numeran valoron.

(Ĉi tiu komando estas alirebla nur per la Kunteksta menuo).

Duoble alklakante ilon, vi povas uzi ĝin por pluraj taskoj. Se vi vokas la ilon per unuopa alklako, ĝi malfariĝas al la antaŭa elektaĵo je la kompletigo de la tasko.

Premu je Maj+F1 kaj indiku regilon por lerni pli pri tiu regilo.

Agordaj dialogaj butonoj

Akcepti

Konservu la ŝanĝojn en la paĝo kaj fermu la dialogon Agordoj.

Rezigni

Fermi la dialogon Agordoj kaj rezigni pri la ŝanĝoj faritaj.

Aliagordi

Agordas ŝanĝoj faritajn al la aktuala langeto al tiuj, kiuj efikis kiam ĉi tiu dialogo estis malfermita.

warning

Iuj agordoj ne estas ŝanĝeblaj post redaktado. Aŭ redaktu la ŝanĝojn mane, aŭ alklaku al Rezigni kaj remalfermu la dialogon Agordoj.


Bonvolu subteni nin!