Helpo de LibreOffice 25.2
Diagramoj ebligas al vi prezenti datumojn tiel ke estas facile vidigi.
Vi povas krei diagramon de fontaj datumoj en Tabelila kalkultabelo aŭ Verkila tabelo. Kiam la diagramo estas enkorpigita en la sama dokumento kiel la datumoj, ĝi restas ligita al la datumoj, tiel ke la diagramo aŭtomate ĝisdatiĝas kiam vi ŝanĝas la fontajn datumojn.
Elektu el abundo de 3D-aj kaj 2D-aj diagramoj, kiel bretaj diagramoj, liniaj diagramoj, akciaj diagramoj. Vi povas ŝanĝi diagramtipojn per malmultaj musklakoj.
Vi povas adapti individuajn diagramelementojn, kiel aksojn, datumetikedojn kaj rubrikojn, per dekstre alklaki ilin en la diagramo, aŭ per ilobretaj bildsimboloj kaj menukomandoj.