Ebloj de LibreOffice Tabelilo

LibreOffice Tabelilo estas kalkultabela aplikaĔo uzebla de vi por kalkuli, analizi, kaj administri viajn datumojn. Ankaƭ vi povas importi kaj modifi kalkultabelojn de Microsoft Excel.

Kalkuloj

LibreOffice Tabelilo provizas vin per funkcioj, inter alie statistikaj kaj bankaj funkcioj, kiujn vi povas uzi por krei formulojn por plenumi kompleksajn kalkulojn pri viaj datumoj.

Vi ankaĆ­ povas uzi la funkcian asistanton por helpi vin krei viajn formulojn.

Kio-Se-Kalkuloj

Interesa trajto estas kapabli tuj vidi la rezultojn de Ɲanĝoj faritaj pri unu faktoro el kalkuloj kiuj estas kunmetataj el pluraj faktoroj. Ekzemple vi povas vidi kiel Ɲanĝante la tempan periodon en prunta kalkulo influas la interezajn procentojn aƭ repagajn sumojn. Krome vi povas administri pli grandajn tabelojn uzante aliajn antaƭdifinitajn scenarojn.

Datumbazaj funkcioj

Uzu kalkultabelojn por aranĝi, memorigi kaj filtri viajn datumojn.

LibreOffice Tabelilo ebligas al vi Ɲovi kaj demeti tabelojn de datumbazoj, aƭ ebligas al vi uzi kalkultabelon kiel datumfonto por krei modelajn leterojn en LibreOffice Verkilo.

Aranĝado de datumoj

Per malmultaj musklakoj vi povas reorganizi vian kalkultabelon por montri aƭ kaƝi certajn datumajn ampleksojn, aƭ por formati ampleksojn laƭ specialaj kondiĉoj, aƭ por rapide kalkuli subtotalojn kaj totalojn.

Dinamikaj diagramoj

LibreOffice Tabelilo ebligas al vi prezenti kalkultabelajn datumojn en dinamikaj diagramoj kiuj aƭtomate ĝisdatiĝas kiam la datumoj Ɲanĝiĝas.

Malfermado kaj konservado de dosieroj de Microsoft

Uzu la filtrilojn de LibreOffice por konverti Excel-ajn dosierojn, aĆ­ por malfermi kaj konservi per vario de aliaj formatoj.

Bonvolu subteni nin!