Helpo de LibreOffice 7.3
La sekvaj menukomandoj estas disponeblaj por kalkultabeloj.
Por uzi la menuajn komandojn necesas elekti la fenestron kiu enhavas la dokumenton prilaborotan. Simile, necesas elekti objekton en la dokumento por uzi la menuajn komandojn rilatajn al la objekto.
La menuoj estas kunteksodistingaj. Tio signifas ke tiuj menueroj disponeblas, kiuj rilatas al la laboro farata. Se la kursoro troviĝas en teksto, tiam ĉiuj menueroj disponeblas kiuj estas bezonataj por redakti la tekston. Se vi elektis grafikaĵon en dokumento, tiam vi vidos ĉiujn menuerojn uzeblajn por redakti grafikaĵon.
Ĉi tiuj komandoj rilatas al la aktuala dokumento, malfermas novan dokumenton, aŭ fermas la aplikaĵon.
La menuo Enmetienhavas komandojn por enmeti novajn elementojn, ekzemple bildojn, tekstajn kadrojn, objektojn, aŭdvidaĵojn, ĉelnomojn kaj multajn aliajn, en la aktualan folion.
The Format menu contains commands for formatting selected cells, objects, and cell contents in your document.
Uzu la komandojn de la menuo Datumoj por redakti la datumojn en la aktuala folio. Vi povas difini ampleksojn, ordigi kaj filtri la datumojn, kalkuli rezultojn, resumi datumojn, kaj krei pivotan tabelon.
La menuo Iloj enhavas komandojn por kontroli literumadon, spuri foliajn referencojn, por serĉi erarojn kaj por difini scenarojn.