Apliki serĉi celon

Helpate de Serĉi celatan valoron, vi povas kalkuli valoron kiu, kiel parto de formulo, kondukas al la rezulto kiun vi agordas por la formulo. Vi tiel agordas la formulon per pluraj fiksitaj valoroj kaj unu variabla valoro kaj la rezulto de la formulo.

Ekzemplo de Serĉi celatan valoron

Por kalkuli jaran interezon (I), kreu tabelon kun valoroj por la kapitalo (K), nombro da jaroj (n), kaj intereza elcento (i). La formulo estas:

I = K * n* i

Ni supozu, ke la intereza elcento i 7,5% kaj la nombro da jaroj n (1) restos konstanta. Tamen, vi volas scii kiom ŝanĝiĝu la investita kapitalo K por ke ĝi atingu specifan liverkvanton I. Por ĉi tiu ekzemplo, kalkulu kiom da kapitalo K estas bezonata, se vi volas ricevi jare $15,000.

Enigu ĉiun valoron por kapitalo K (arbitra valoro, kia $100,000), nombro da jaroj n (1), kaj intereza elcento i (7,5%) en po unu ĉelo. Enigu la formulon por kalkuli la interezon I en alian ĉelon. Anstataŭ K, n, kaj i uzu la referencon al la ĉelo kun la rilata valoro.

  1. Loku la kursoron en la ĉelon kiu enhavas la interezon I, kaj elektu je Iloj - Serĉi celatan valoron. La dialogo Serĉi celatan valoron aperas.

  2. La ĝusta ĉelo jam troviĝas en la kampo Formula ĉelo.

  3. Metu la kursoron en la kampon Variabla ĉelo. En la folio, klaku en la ĉelo kiu enhavas la valoron ŝanĝotan, en ĉi tiu ekzemplo ĝi estas la ĉelo kun la kapitala valoro K.

  4. Enigu la atenditan rezulton de la formulo en la teksta kadro Cela valoro. En ĉi tiu ekzemplo, la valoro estas 15000. Alklaku je Akcepti.

  5. Aperas dialogo por informi vin, ke sukcesis Serĉi celatan valoron. Klaku al Jes por enigi la rezulton en la ĉelon kun la variabla valoro.

Bonvolu subteni nin!